Nova Lingvo
El Vikipedio
Nova Lingvo (Langue Nouvelle) estas planlingvo proponita de Faiguet de Villeneuve en la 18-a jarcento. Skizon pri ĝi estis publikita en la naŭa volumeno de Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers en 1765. Tre eble, L. L. Zamenhof konis pri ĝi per la Enciklopedio. Krom Esperanto, ĝi influenciis Volapukon, Universal Glot kaj aliajn aposteriorajn kaj miksajn projektojn de planlingvo de 19-a jarcento.
Frederick Bodmer diris ke ĝi estas supera al Esperanto, kvankam oni publikis nur ĝian skizon de gramatikon.
Influo de Nova Lingvo estas videbla en Esperanta verbsistemo:
Donas = doni
Donis = donis
Donus = donu
[redaktu] Gramatiko
La substantivoj finas per -ou (/u/): servas/servou (servi/servo).
Nombroj (1-10): ba co de ga ji lu ma ni pa vu
Malsame al Esperanto, tiu projekto ne havas akuzativon aŭ artikolon, kaj la adjektivo ne varias kaj estas regardata kiel adverbo.
La verba sistemo estas simpla -a por la prezento, -u por la futuro, -é por la neperfekto, -i por la perfekto, kaj -o por la pluperfekto. Por formi la subjunktivon, oni metu -r post la formo de indikativo.
[redaktu] Ekstera ligo
http://www.langmaker.com/languenouvelle.htm