Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nizaglo - Vikipedio

Nizaglo

El Vikipedio

Nizaglo
dosiero:270px-Habichtsadler.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: [[Aquila]] 'Aquila'
Specio: Nizaglo 'Aquila fasciatus '
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Aquila fasciatus

Vieillot 1822

La Nizaglo, ankaŭ nomata en kelkaj landoj Aglo de Bonelli, estas probleme scienconomata, ĉar dekomence estis Hieraaetus fasciatus, do en genro Hieraaetus; poste tiu specio estis enmetita en genro Aquila kaj la specio mem nomata Aquila fasciatusAquila fasciata. Ĉiukaze temas pri granda taga rabobirdo, kiu kiel multaj aliaj agloj apartenas al familio Akcipitredoj.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo

Ili bredas en suda Eŭropo, Afriko norde de deserto Saharo kaj tra suda Azio ĝis Indonezio. La Nizaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj kaj klimato ĉu deserta ĉu mezdeserta. La afrika subspecio preferas savanon, arbarbordojn, terkulturajn kampojn kaj arbustejojn se estas tie grandaj arboj. Tiu ne estas specio de malferma kamparo aŭ densa arbaro. La junuloj estas pli vagantaj.

[redaktu] Aspekto

La Nizaglo estas granda aglo 55-72 cm longa kaj kun enverguro de ĉirkaŭ 150 cm la maskloj kaj 180 la inoj. Ĝi estas pli maldika ol aliaj agloj de genro Aquila kaj havas voston kaj krurojn pli longajn. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj estas blankaj kun malhelaj strioj. La flugiloj estas relative mallongaj kaj rondformaj. La longa vosto estas griza supre kaj blanka sube kaj havas ununuran nigran larĝan strion pinte. Dumfluge estas klare videbla la kontrasto inter blankaj ventro kaj kapo kontraŭ nigra zono meze de flugiloj kaj malantaŭa striata parto. Kruroj kaj okuloj estas flavaj; beko estas griza. Ofte ili montras blankan makulon dorse. Nematuruloj havas ruĝec- aŭ malhelflavecajn kapon, subajn partojn kaj subflugilojn, kaj fajnajn strietojn en vosto sen fina bendo.

[redaktu] Bredado

La Nizaglo estas kutime loĝanta kaj nemigranta. Ili nestas en arbo aŭ rokejo; kiel aliaj agloj, tiu ĉi havas kelkajn nestojn en sia teritotio kaj uzas unu post la alia. La ino demetas 1-3 blankajn ovojn -plej ofte 2-, kiujn ŝi kovos februare aŭ marte laŭ la zonoj. La masklo alportas manĝaĵojn kaj freŝajn bastonetojn por rekonstrui la neston ĉiutage. Post unu monato la idoj -plej ofte 2- povas resti sole en la nesto, sed la ino ankoraŭ zorgas ilin kontraŭ varmo. Junie la idoj elnestiĝas kaj estos seksmaturuloj je siaj dua jaro. Ili povas vivi ĝis 20 jaroj kaptivece.

[redaktu] Kutimoj

La Nizaglo predas bestojn ĉasatajn ekde gvatejo aŭ per ŝvebado super montetoj. Plej parto estas kaptata surplanke. Ili manĝas grandajn birdojn -ĝis grando de koko- kaj mamulojn -ĝis grando de leporo-, foje eĉ pli grandajn ol la propra aglo. Ankaŭ reptiliojn.

La Nizaglo estas kutime silenta birdo, escepte dum pariĝado kaj proksime de la nesto; ties voĉo konsistas de nelaŭta klu-kluklu-kluii.

[redaktu] Subspecioj

H. f. fasciatus en nordokcidenta Afriko kaj Iberia Duoninsulo, Mediteranea Maro, Arabio ĝis Afganio, Pakistano kaj Barato, ĝis Indoĉinio kaj Ĉinio.

H. f. renschi en Indonezio, nome Sumbawa, Timor, kaj Flores. Temas pri pli malgranda birdo kaj pli striata en flugiloj kaj vosto.

[redaktu] Alio

Lataj DNA pristudoj konkludis elpaŝon de tiu specio al genro Aquila el Hieraaetus.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redaktu] Referencoj

  • Ŝablono:IUCN2006
  • Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds vol 99 (June 2006), 306-323

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com