Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nigraflugila milvo - Vikipedio

Nigraflugila milvo

El Vikipedio

Nigraflugila milvo
Dosiero:240px-Black-winged_Kite_NAUMANN.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elano Elanus
Specio: Nigraflugila milvo Elanus caeruleus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Elanus caeruleus

Desfontaines 1789

La Nigraflugila milvo (Elanus caeruleus) estas falkoforma birdo de subfamilio Elaninae ene de la familio Akcipitredoj. Temas pri eta rabobirdo kiu vivas en Afriko, okcidenta Iberio kaj suda Azio en malfermaj arbaroj, herbejoj kaj similaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj reptiliojn. Dekomence ili devenas de subsahara Afriko, sed disvastiĝis al sudokcidenta Hispanio.

La pranomo "nigraŝultra milvo" estis iam uzita por tiu eŭropa kaj afrika specio, Elanus caeruleus, dum la aŭstralia birdo (kaj ankaŭ alia nordamerika specio, la Blankavosta milvo Elanus leucurus) estis konsiderataj kiel subspecioj de tiu. Nuntempe la tri specioj estas konsiderataj aparte, kaj nur la nomo Nigraflugila milvo estas uzata por E. caeruleus. Same modernaj referencoj por la Nigraŝultra milvo rilatu ĉiam nur la aŭstralian specion.

Enhavo

[redaktu] Aspekto

Nigraflugila milvo estas birdo de 30 ĝis 35 cm longa kaj havas enverguron de 75 ĝis 80 cm. Tio estas iom pli malgranda ol la aŭstralia specio. Plenkreskuloj estas blugrizaj kaj havas blankajn kapon kaj subajn partojn. La antaŭa supra parto de flugiloj -longaj kaj pintaj- kaj subaj pintoj estas nigraj; pro tio ties nomo. Tre rimarkindaj estas la ruĝegaj okuloj -kun nigraj supra linio, kio aspektas kvazaŭ nigra masko- kaj krome flavaj kruroj kaj ciraĵo superbeka; beko ests nigra. La vosto estas mallonga kaj kvadrata, ne tiom angula kiel tiu de veraj milvoj. Tiu birdo estas simila kaj de malproksime konfuzebla kun Turfalko, Falco tinnunculus, sed la Nigraflugila milvo estas pli fortika kaj hela. Ili pezas el 200 ĝis 300 gm.

[redaktu] Disvastiĝo

Ili vivas tra la tuta Afriko, escepte en okcidenta Saharo, India kaj Indoĉina duoninsuloj kaj okcidenta Hispanio kaj Portugalio -ĉefe sude- kaj escepte marbordoj. Kvankam eblas trovi ĝin en arbaro, tiu birdo estas ĉefe herbeja. Ŝanĝo de medioj en Iberio ŝajne plifavoris tiun birdon, antaŭe ne estanta tie, ĉar oni ŝanĝis vastegan kvanton da arbaroj en terkulturaj zonoj aŭ paŝtejoj kaj oni plibonigis kondiĉojn por pligrandigi la nombrojn de musoj kaj por facile vidi predojn.

[redaktu] Kutimoj

Nigraflugilaj milvoj estas birdoj kiuj vivas el manĝado de musoj kaj ankaŭ aliajn similgrandaj bestetoj se disponeblas kiel saltulo, ratojn, etaj reptilioj, birdoj, kaj eĉ (pli malofte) kunikloj, sed musoj kaj aliaj similaj mamuloj estas granda parto el ties dieto.

Kiel aliaj elanedaj milvoj, Nigraflugilaj milvoj ĉasas per gvatado de etaj bestetoj en herbejoj kiujn observas ekde seka aŭ morta arbo aŭ fosto, sed ankaŭ ŝvebante en aero lertege kaj ŝajne senpene. Tiuj birdoj povas ŝvebi 10 ĝis 30 m super specifa punkto fikse rigardante dum kelkaj sekundoj sed pli ofte dum unu minuto aŭ plie kaj poste flugi ĝis nova gvatejo. La malrapida ĉasa flugo ŝajnas kiel tiu de cirkuo, sed la ŝvebo estas vere turfalka.

Kiam muso aŭ alia besteto estas malkaŝita, tiu milvo falas silente al ĝi per kruroj antaŭen kaj flugiloj supren; foje per unu falo, sed pli ofte per du aŭ tri, ŝvebante intermeze. Ĉirkaŭ du trionoj de klopodoj estas sukcesaj. Predoj povas esti manĝataj dumfluge aŭ portataj al gvatejo.

[redaktu] Bredado

Ili nestas en arboj, kie demetas el 3 ĝis 5 ovojn grizajn kaj iome makulitaj je bruno aŭ ruĝo, kiuj estas kovitaj de ambaŭ gepatroj iom malpli ol unu monato. La birdidoj ekflugas post unu monato post eloviĝo.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com