Nigraŝultra milvo
El Vikipedio
Birda klaso > Akcipitredoj > Elaninae
La Nigraŝultra milvo (Elanus axillaris) estas birdo de subfamilio Elaninae ene de la familio Akcipitredoj. Temas pri eta rabobirdo kiu vivas en Aŭstralio en malfermaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn.
La nomo "Nigraŝultra milvo" estis iam uzita por eŭropa kaj afrika specio, Elanus caeruleus, dum la aŭstralia birdo (kaj ankaŭ alia nordamerika specio, la Blankavosta milvo Elanus leucurus) estis konsiderataj kiel subspecioj de tiu. Nuntempe la tri specioj estas konsiderataj aparte, kaj la nomo Nigraflugila milvo estas uzata por E. caeruleus. Modernaj referencoj por la Nigraŝultra milvo rilatu ĉiam nur la aŭstralian specion.
[redaktu] Aspekto
Nigraŝultra milvo estas birdo de 35 ĝis 38 cm longa kaj havas enverguron de 80 ĝis 95 cm. Plenkreskuloj estas helgrizaj kaj havas blankajn kapon kaj subajn partojn. La bordo de antaŭa parto de flugiloj estas nigraj; pro tio kiam ripozas aspektas kvazaŭ nigraŝultra.
[redaktu] Disvastiĝo
Kvankam estas registrita tra la tuta Aŭstralio, ili estas pli komunaj en la fruktodona regiono sudokcidenta kaj sudorienta, ĉefe en Kvinslando aŭ Queensland. Ili estas maloftaj en dezerto kaj nur eventuale vizitas nordan Tasmanion kaj la insulojn de markolo Torres. Kvankam eblas trovi ĝin en arbaro, tiu birdo estas ĉefe herbeja. Eŭropa okupado de Aŭstralio plifavoris tiun birdon, ĉar oni ŝanĝis vastegan kvanton da arbaroj en terkulturaj aŭ paŝtejoj kaj oni plibonigis kondiĉojn por pligrandigi la nombrojn de musoj.
[redaktu] Kutimoj
Nigraŝultraj milvoj estas birdoj kiuj vivas preskaŭ nur el manĝado de musoj. Ili prenas ankaŭ aliajn similgrandajn bestetojn se disponeblas kiel saltulojn, ratojn, etajn reptiliojn, birdojn, kaj eĉ (pli malofte) kuniklojn, sed musoj kaj aliaj similaj mamuloj estas ĉirkaŭ 90% el ties dieto. La influo de la musa loĝantaro estas grava: plenkreskuloj prenas du aŭ tri musojn se eblas sed iam oni vidis virbirdon kiu alportis al nesto pli ol 14 musojn dum unu horo.
Kiel aliaj elanedaj milvoj, Nigraŝultraj milvoj ĉasas per gvatado de etaj bestetoj en herbejoj kiujn observas ekde seka aŭ morta arbo, sed ankaŭ ŝvebante en aero lertege kaj ŝajne senpene. Tiuj birdoj povas ŝvebi 10 ĝis 30 m super specifa punkto fikse rigardante dum kelkaj sekundoj sed pli ofte dum unu minuto aŭ plie kaj poste flugi ĝis nova gvatejo.
Kiam muso aŭ alia besteto estas malkaŝita, tiu milvo falas silente al ĝi per kruroj antaŭen kaj flugiloj supren; foje per unu falo, sed pli ofte per du aŭ tri, ŝvebante intermeze. Ĉirkaŭ du trionoj de klopodoj estas sukcesaj. Predoj povas esti manĝataj dumfluge aŭ portataj al gvatejo.