Nicolas Boileau
El Vikipedio
![Nicolas Boileau, fare de Hyacinthe Rigaud.](../../../upload/shared/thumb/8/8b/Nicolas_Boileau.jpg/220px-Nicolas_Boileau.jpg)
Nicolas Boileau, fare de Hyacinthe Rigaud.
Nicolas BOILEAU, alinomata Boileau-Despréaux (naskiĝis la 1-an de novembro 1636 en Crône aŭ Parizo - mortis la 13-an de marto 1711 en Parizo estis franca poeto kaj verkisto.
Boileau estas rigardata kiel la ĉefa teoristo de poeta akademismo dum la 17-a jarcento. Li sukcese trudis al la Franca Akademio respekton de la plej bazajn regulojn pri franca gramatiko, kaj difinis la fundamentajn leĝojn de franca poezio.
Historie, Boileau apartenas al la "Granda Jarcento" de la reĝado de Ludoviko la 14-a, kiam multnombraj francaj verkistoj distingiĝis per siaj libroj aŭ teatraĵoj (Molière, Racine, Jean de la Fontaine...).