Nacia Spirita Asembleo
El Vikipedio
Nacia Spirita Asembleo estas la plej alta institucio de la Bahaa Kredo je la nacia nivelo. Spirita Asembleo estas termino donita de 'Abdu'l-Bahá por la voĉdonataj konsilantaroj, kiuj funkcias je la loka kaj nacia niveloj. En la pasinteco ankaŭ ekzistis Regionaj Spiritaj Asembleoj.
En Sia Kitáb-i-Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis la institucion de la Domo de Justeco. Li priskribis la funkciojn de la Lokaj Domoj de Justeco kaj la Internacia aŭ Universala Domo de Justeco. Spiritaj Asembleoj estas konsiderataj kiel embrioj de la institucio de la Domo de Justeco.
En la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá, li ordonis la Duajn, aŭ Naciajn Spiritajn Asembleojn. Ili estas elektitaj de voĉdonitaj delegitoj dum Nacia Kongreso. Tiuj delegitoj estas elektitoj en areaj kongresoj.
Naciaj Spiritaj Asembleoj havas la rolon elekti la Universalan Domon de Justeco. Ĉiuj membroj de la Asembleo havas apartan voĉdonon en sekreta baloto dum la Internacia Kongreso, kiu okazas po 5 jaroj. Tial la elekto de la Universala Domo de Justeco estas tri-nivela procedo, kiel klarigita en la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.