Muzio Clementi
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Klasika epoko > Muzio CLEMENTI
Muzio CLEMENTI (naskiĝis la 24-an de januaro, 1752, mortis la 10-an de marto, 1832) estis klasika komponisto, kaj estas agnoskata la unua, kiu verkadis aparte por la piano.
Clementi estas plej bone konata pro sia kolektaĵo de pianostudoj Gradus ad parnassum, al kiu la peco Docteur Gradus ad Parnassum de Debussy (la unua movimento de sia pecaro Infana angulo) faras ludeman aludon. Simile liaj sonatinoj restis postulataj por pianostudantoj el ĉie, ĝis la malfrua 20-a jarcento. Erik SATIE, kiu estis samtempulo de Debussy, ludimitis tiujn ĉi sonatinojn (aparte la sonatinon vk. 36, n-ro 1) en sia Sonatine Bureaucratique.