Muzika Labirinto
El Vikipedio
Muzika Labirinto estas ludo por muzikistoj kaj muzikamantoj, amuza kaj instrua, kies celo estas eduko de la muzika memoro. Ĝin elpensis komponistino profesoro Everaerts-Zlica (Bruselo). Ĝi konsistas el 400 slipoj, sur kiuj estas presitaj fragmentoj el muzikverkoj ĉiuspecaj. Ĉiu slipo havas sur la dorsoflanko ordan numero kaj, en aldonita broŝureto, flanke de ĉiu el tiuj samaj numeroj, staras la titolo de la respondanta muzikverko ktp.
Esperanto estis vaste uzata por disvastigo de la Muzika Labirinto, precipe de Léon Cogen.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |