Mr. Tot aĉetas mil okulojn
El Vikipedio
Mr. Tot aĉetas mil okulojn estas la tria originale verkita romano de Jean Forge. Ĝi aperis en 1931 (242 paĝoj). Ĝi estas fantazia aventur-romano. Tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literatura lingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj romanoj. El tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la Saltego trans jarmiloj.
- Detektiv-romano, sed nebulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj. (Jobo L M 1931, p. 160.)
Mr. Tot aĉetas mil okulojn troviĝas en la Baza Legolisto de William Auld.