Mogi das Cruzes
El Vikipedio
Mogi das Cruzes, nomo kiu signifas [loko apud] krucoj apud [rivero] Mogi, estas municipo de aglomeraĵo San-Paŭlo, Brazilo. Ĝi havas 347 mil enloĝantojn en 714 km².
Krom parto de aglomeraĵo San-Paŭlo, estas en municipo la vilaĝoj Sabaúna, César de Souza, Biritiba-Ussu, Taiaçupeba Quatinga, Brás Cubas kaj Jundiapeba. Tiuj vilaĝoj produktas grandan kvanton da agrikolaj produktoj al aglomeraĵo San-Paŭlo. Ankaŭ estas en la municipo la aparta industria kvartalo Itapeti.
Ĝi estas municipo ekde 1611 kaj havas la statuson de urbo ekde 1865.
[redaktu] Esperanto en Mogi das Cruzes
Tie mortis Euclides Carneiro da Silva.