Mizur
El Vikipedio
Mizur (osete Мызур, ruse Мизур [mizur]) estas minista urbeto en montaro de Nord-Osetio (suda Rusio). Ĉi tie situas ercopliboniga fabriko, prilaboranta plumbo-cinkan ercon. La fabriko ekfunkciis denove en 2004 post pli ol dek jaroj de krizo.
En la urbeto loĝas 2,7 mil personoj (oficiala statistiko de 2005).