Miloslav Pastrňák
El Vikipedio
Miloslav PASTRŇÁK konatiĝis kun Esperanto dum siaj gimnaziaj studoj ĉirkaŭ 1936, li lernis kiel memlernanto laŭ la lernolibro de T. Kilian. La ekzamenon pri la kapablo instrui Esperanton li faris kun eminenta rezulto en 1977. Li gvidis vicon da kursoj por komencantoj kaj por progresintoj, nun gvidas la konversacian rondeton de la klubo. Ekde la 1979 li laboras en la komitato de la Klubo de esperantistoj en Havířov. Plurajn jarojn li prizorgas kulturajn aferojn en la Klubo kaj protokolas klubajn kunvenojn. Li ofte prelegis - pri siaj vojaĝoj, pri Esperantaj eminentuloj, pri ĉeĥaj verkistoj. Li, kun sia edzino, grave kontribuis al la sukceso de entreprenoj de ĈEA organizataj en Havířov - precipe "Festotagoj okaze de la 20-a datreveno de ĈEA" aŭguste 1989, la 8-a kongreso de ĈEA aŭtune 1996, 40-jariĝo de la Esperantista Klubo en Havířov. S-ano Pastrňák eksterordinare zorgis pri la blindaj esperantistoj, por kiuj ekz. surbendigis Ĉeĥan-Esperantan Vortaron, trifoje instruis dum la someraj tendaroj por nevidantoj. Kiel akurata kaj zorgema lingva spertulo estas ofte petata pri la lingvaj korektoj de la tekstoj preparataj por la publikigo. Ĉi tiu laboro, krom la zorgado pri la glata funkcio de la Klubo, estas nun lia ĉefa agado.