Miloslav Šváček
El Vikipedio
Miloslav ŠVÁČEK (naskiĝis en 1941) estas ĉeĥa esperantisto kaj gvida aktivulo de la Katolika Sekcio de ĈEA. Dum la komunisma epoko en Ĉeĥoslovakio (1948-1989), li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en la ĉeĥa vilaĝo Herbortice, kiujn li organizadis. Hodiaŭ li estas prezidanto de IKUE kaj honora membro de ĈEA kaj ĈEJ, redaktoro de la organo Dio Benu de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, organizanto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl en Ĉeĥio kaj ankaŭ organizinto de kelkaj IKUE-Kongresoj okazintaj en Ĉeĥio.
Miloslav ŠVÁČEK havas eksterordinarajn meritojn por la Esperanto-movado. Estimon de esperantistoj pruvas lia elektiĝo kiel prezidanto de IKUE. Li dediĉas sian tempon kaj siajn fortojn precipe al laboro por IKUE, organizis jam pli ol 20 Katolikajn Esperanto-Tendarojn kaj 2 IKUE-Kongresojn en Ĉeĥio kaj kunorganizas aliajn kongresojn en eksterlando. Li organizas karavanojn al la IKUE-Kongresoj kaj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj. Li ankaŭ multe dediĉas sin al junaj esperantistoj. En la jaro 2006 li estas ĉeforganizanto de la 59-a IKUE-Kongreso, kiu okazas denove en Ĉeĥio - en la pilgrimloko Velehrad.