Mikola Zerov
El Vikipedio
Zerov Mikola ukraine Микола Зеров (1890-1937) - filologo, literatura esploristo, poeto kaj tradukisto.
Naskiĝis en Zinkivo (nuna Poltava provinco) en familio de instruisto. En elementa lernejo lia samklasano estis fama ukraina humuristo Ostap Viŝnja. Finis 1-an kijivan gimnazion, en Kijiva Universitato studis literaturon. Instruis latinan, ukrainologion, redaktis literaturajn revuojn. De 1923 - profesoro de Kijiva instituto de popola klereco. Kompilis "Antologion de romia poezio" (1920), "Novan ukrainan verkistaron" (1924), nun en 1925 verkis 17 literatur-kritikajn artikolojn. 1935 arestita apud Moskvo kaj ekzelita al Solovki-insularo pro "la kontraŭ-revolucia agado"; mortpafigita en 1937.
Unu el la plej talentaj poetoj, kiuj apartenis al nov-klasikuloj, sonet-verkisto. Tradukis de latina kaj la franca; en ekzilio, laŭ onidiroj, fintradukis "Enejidon" de Vergilio.