Miĥajl Semenko
El Vikipedio
Semenko Miĥajl ukraine Михайль Семенко (1892-1937) - kreinto kaj senŝanĝa gvidanto de l'ukraina futurismo. Naskiĝis apud Mirhorodo (Poltava provinco), dum tri jaroj (ĝis la Unua Mondmilito) lernis en Psiko-nevrologia Instituto en Peterburgo. En 1914 provis elmigri al Usono, sed atingis nur Vladivostokon. Post la Februara revolucio (1917) tuj revenis al Kijivo, kie eldonis almanakon de triopo: O. Slisarenko, M. Lubĉenko, M. Semenko. En Ĥarkivo eldonis revuon "La nova generacio" (1927-31). Ege fekunda poeto: en 1918-31 aperigis ĉ. 20 poem-kolektojn.
En 1937 por ĉiam malaperis sur la Solovki-a "insulo de morto".
Por Ukraina antologio du liajn poemojn esperantigis Volodimir Pacjurko.