Mezuro
El Vikipedio
Mezuro estas tuto de agoj, plenumataj per mezuriloj kun celo trovi nombran signifon de mezurinda grando en akceptita mezurunuo. Oni distingas du manierojn de mezurado: rektan mezuradon - ekzemple, kiam oni uzas graduitan liniilon, kaj nerektan mezuradon, kiu estas bazita sur konata dependo de trovinda grando kaj senpere mezurebla grando.
Ĉiu grando havas siajn mezurunuojn, ekzemple la longon oni mezuras per metroj, kilometroj, mejloj, parsekoj depende de la landoj kaj celoj. Pro la abundeco de diversaj mezurunuoj kaj ilia ordigo en 1960 la 11-a ĝenerala konferenco pri mezuroj aprobis internacian sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Unuoj (france: Système International), mallonge SI. SI esence estas la moderna versio de la metrika sistemo.
Vidu ankaŭ: Mezurunuoj kaj Mezuriloj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Dimensia analitiko
- Ekonometrio
- Observado
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.unc.edu/~rowlett/units/index.html
- http://www.geocities.com/qubestrader/conversion.html
- http://www.euromet.org/docs/pubs/docs/Metrology_in_short_2nd_edition_may_2004.pdf
- http://www.kujon.net/p-szkola,s-podrecznik,id-4,index.php
Kategorioj: Mezuro | Fiziko | Scienco | Naturscienco