Mega Drive
El Vikipedio
Mega Drive - nomo de ludkonzolo far firmao Sega. Vendado de la konzolo estis lanĉita en Japanio ek de novembro de 1988 j. En oktobro de 1989 sub titolo Genesis ĝi aperis en Usono kaj kostis 350 $. Ĝis 1991 j la konzolo ne povis atingi sukceson de NES, tamem apero de erinaco Sonic fortege puŝis vendadon de Mega Drive. Ankaŭ grave rolis uzo en ludoj sangon kaj perforton. En 1992 j Sega ekuzis regionan indikadon por ludkartoĉoj. Ĝis fino de fabrikado en 1998 j estis produktitaj pli ol 28 milionoj konzoloj Mega Drive. Dum la dek jaroj estis produktitaj tri variantoj de la konzolo kaj du porteblaj - Nomad kaj MegaJet.
[redaktu] Teknika priskribo de Mega Drive
- procesoro: Motorola M68000, frekvenco 7,67 MHz (NTSC-versio) aŭ 7,61 MHz (PAL-versio);
- vidiga sistemo: VDP (Video Display Processor) Texas Instruments TMS9918, enhavo de videomemoro estas prilaborata de procesoro per VDP, 320x240 (PAL) kaj 320x224 (NTSC), 512 koloroj, samtempe ĝis 61 koloroj (kaj 1536 koloroj per uzo de efektoj), vidiga povo ĝis 80 sprajtoj.
- memoro: 8 KB - Boot ROM, 64 KB - ĉefa memoro RAM, 64 KB - VRAM, 8 KB - memoro de soniga sistemo, 4 MB ROM/RAM de ludkartoĉo;
- soniga sistemo: Yamaha YM2612 (6 sonkanaloj), aldona programata sonproduktilo Texas Instruments SN76489: 3 kanaloj po 4 oktavoj, 1 bruproduktilo;