Martin Minich
El Vikipedio
Martin MINICH (aŭ Marteno MINIĤ) --- esperantisto el Slovakio, naskiĝis 1977. Liaj precipaj fakaj interesiĝoj estas matematiko kaj lingvoscienco, okupiĝas ankaŭ pri tradukado. Aktiva esperantisto ekde 2000, aktiviĝas en E@I precipe kiel lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe la projekto lernu. Verdulo (AVE-ano), vegetarano, Linuks-uzanto, ŝatas petveturi, kantadi/deklamadi/repadi. Ekde decembro 2004 ĝis septembro 2006 li estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo.