Marie Bartovská
El Vikipedio
Marie BARTOVSKÁ (naskiĝis la 29-an de julio 1912 - mortis la 8-an de decembro 1999 en Frýdek-Místek, Ĉeĥio) estis Honora Membro de UEA kaj de Ĉeĥa E-Asocio.
Unue rifuzita de lernejo pro sia miopeco, nur post laboro en tolaĵfabriko ŝi sukcesis ekstudi - pri komerco, kvankam ŝi volis fariĝi instruisto.
Esperanton ŝi lernis en la 30-aj jaroj. Post aktivado en pluraj kluboj, ŝi fondis en 1951 tiun de Frýdek-Místek. Ŝi multe instruis kaj de 1965 gvidis ĉiumonatan Kafejo Esperanto.
Sperta pri la tekstil-faka terminologio, ŝi koutribuis tiufake i. a. al PIV kaj Bildvortaro. Malgraŭ aĝo, malsanoj kaj vidhandikapo, ĝis lasta tempo ŝi ofte aperigis leterojn en la E-gazetaro kaj partoprenadis aktive fakajn aranĝojn, ekz. prelegante en 1998 pri la terminologio de brodado en la 1-a Kolokvo pri Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko. Longtempa delegito de UEA, modelo de tutviva sindediĉo al lingvo, kiu fariĝis universitato de ŝia vivo, ŝi estis konata aktivulino en sia lando ankaŭ sen okupi centran movadan postenon.
Ŝi esperantigis verkojn de Karel Čapek (Danjo, vivo de hundido), Miloslav Švandrlík (Nigraj baronoj), Vladimír Škutina (Malliberulo de la prezidento), Achille Gregor (Problemoj en Panonio) kaj enĉeĥigis libron de Tibor Sekelj (Kumeuaŭa, la filo de la ĝangalo). En 1996 ŝi fariĝis eĉ honora membrino de UEA.