Marcos Cramer
El Vikipedio
Marcos CRAMER [Markos Kramer] (naskiĝis la 27-an de Junio 1984) estas esperantisto duongermana kaj duonargentina. Li esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 Cramer estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 li estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo. Ekde decembro 2006 li estas la ĉef-redaktisto de TEJO Tutmonde.
Nuntempe li loĝas en Oksfordo, studante matematikon kaj filozofion universitate. Cramer kreis la planlingvon Loglio.