Lutro
El Vikipedio
Zoologio > Musteledoj > Lutro < Felo
Lutro (Lutra lutra) estas malgranda rabobesto kun naĝhaŭto inter la piedfingroj. Ĝi vivas ĉe riveroj kaj lagoj kaj manĝas fiŝojn. Ĝia tra valora felo havas densan, elastan, brilan brunan ĝis malhelbrunan hararon. Lutro vivas en Eŭropo, Azio, Norda Afriko kaj Norda Ameriko. Dum subakviĝo ĝi kapablas fermi oreltruojn kaj naztruojn, la felo rezistas kontraŭ la akvo. La longa vosto servas kiel stirilo.
Lutro mezuras 120 - 150 cm (el kio 40 - 45 cm estas la vosto) kaj pezas 15 kg. Piedoj estas mallongaj kaj dum naĝado laboras ĉefe la postaj. La rapidecon altigas la serpentuma korpomovo, tial lutro kapablas kapti fiŝojn. Ĝi kapablas je unu enspiro naĝi sub la akvo 6 minutojn, bone ĝi vidas kaj en kotaj akvoj ĝi orientiĝas dank' al sentemaj nazharoj. Ĝi manĝas ne nur fiŝojn, sed ankaŭ kankrojn, ranojn, okaze eĉ birdojn kaj ovojn. Fiŝkaptistoj lutrojn ne ŝatas.
Eb bordoj la lutroj elfosas por si koridorojn, kies enirejo estas sub la akvo, sed la koridoro direktiĝas oblikve supren kaj finiĝas super la akvonivelo per sferforma kavo kun perpendikla aeruma truo. Oni supozas, ke lutroj pariĝas dum la tuta jaro, gravedeco daŭras 60 tagojn, samtempe naskiĝas 2 ĝis 4 lutridoj, kiuj post monato malfermas la okulojn. Lutro emas ludi eĉ post kiam ili estas plenkreskaj, onidire ili estas inter la raraj, kun la homoj, kiuj tion faras.
Malsovaĝigita lutro kapablas esti aminda hejma amiko.
vidu ankaŭ: mar-lutro azia malgrandunga lutro