Ludoviko la 8-a (Francio)
El Vikipedio
Ludoviko la 8-a de Francio, alinomita Ludoviko la Liono (franclingve Louis VIII de France kaj Louis le Lion) estis la reĝo de Francio ekde 1223 ĝis 1226, kaj estis la oka reĝo de la kapetida dinastio en Francio.
Li naskiĝis la 5-an de septembro 1187 en Parizo kaj mortis la 8-an de novembro 1226 en Montpensier (Aŭvernjo). Ludoviko la 8-a estis la filo de Filipo la 2-a kaj de Izabela de Hainaut (1170-1190).