Lubrikaĵo
El Vikipedio
Lubrikaĵo (ankaŭ ŝmiraĵo) uzatas por lubriko (ofte aldonata per lubrikilo) kaj servas por malpliigo de frotado kaj foruziĝo, same kiel por fortotransdono, malvarmigo, oscilamortizilo, ŝtopa kaj kontraŭkoroda efiko.
Enhavo |
[redaktu] ĝeneralaĵoj
Lubrikaĵoj eltenas la sekvajn influojn:
- mekanika influo (premo- kaj tondostreĉiteco je la ŝmirejo)
- termikaj influoj (varmo al kaj forkonduko)
- kemiaj efikoj kun aliaj materialoj kaj la ĉirjaŭaĵo
- foruziĝo de la lubrikaĵo
[redaktu] divido
- likvaj materialoj (ekz. lubrika oleo),
- lubrika graso,
- solida lubrikaxjo (ekz. grafito)
- gasforma lubrikaĵo (ekz. aero).
[redaktu] ecoj
gravaj fizikaj proprecoj de la ŝmiraĵoj estas i.a. :
- denseco
- viskoseco
- anilinpunkto (AP)
- gutopunkto
- solidiĝo-punkto
- flampunkto, brulpunkto
[redaktu] apliko
La plej konata ekzemplero por lubrikaĵo estas la motoroleo. Ĝi malpliigas la frotadon en la piŝta motoro kaj zorgas samtempe por pli bona ŝtopo inter la piŝtoj kaj cilindroj kaj ankaŭ transprenas ofte la malvarmigan efikon. Kelkaj veturiloj estas ekipitaj pro tio eĉ per aldona olea malvarmigilo.