Lizosomo
El Vikipedio
Lizosomoj estas etaj, globformaj ĉelorganetoj en eŭkariotoj, ĉirkaŭfermitaj per membrano dika je 7-10 nm. Ili grandas 0,2-0,8 mikrometrojn kaj aperas en certaj ĉelltipoj laxuregule, en aliaj nur provizore. Ilin produktas la Golĝi-aparato kaj ili enhavas hidrolizajn, malkonstruajn enzimojn funkciantajn kun acida kemia efiko. Ilia ĉefa fukcio estas la digesto de fremdaj materialoj per la propraj enzimoj. La lizosomoj havas internan pH-valoron de sub 5.
La lizosomoj entenas por la enĉela digestado de materialoj multajn diversajn hidrolizajn enzimojn kiel proteazojn, nukleazojn kaj lipazojn. Tiuj atingas grandan aktivecon ĉe acida medio (→ protekto de la ĉelo okaze de kreviĝo de lizosomo).
oni povas grupigi la lizosomojn jene:
- fagosomoj: ili estas tiaj lizosomoj, en kiuj ne okazas digestado, sed ĝi entenas ĉeloekstere akceptitajn aŭ propraj malkonstruendajn materialojn, pakantajn en membrano
- primaraj lizosomoj: Ties enhavo sinteziĝas en la raspa endoplasma retikulo. En ili ne okazas digestado nur rezervado de la enzimoj
- sekundaraj enzimoj (fagolizosomoj): ili estiĝas per kunfando de fagosomoj kaj primaraj lizosomoj, tiel ili entenas kaj la enzimojn por digestado kaj la digestendaĵojn.
- reziduaj lizosomoj: en ili ne aŭ apenaŭ okazas digestado. Ili entenas nedigesteblajn materialojn, malnoviĝantajn organetojn.
La lizosomoj gravas por purigado de la ĉeloj, ĉar malkonstruas la eksterajn (heterofagio) aŭ proprajn (aŭtofagio) nenecesajn materialojn.