Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Le Père Duchêne - Vikipedio

Le Père Duchêne

El Vikipedio

Historio > Socia movado > Pariza Komunumo (1871) > Gazetoj > Le Père Duchêne < Parizo < Francio < Eŭropo


Le Père Duchêne ([le per' dyŝeEn'] La patro Duchêne) estas titolo de gazeto, kiu aperis plurfoje en la franca historio, redaktite de tre diversaj homoj. La unua aperis en 1789 redaktita de pastro. La plej fama (Le Père Duchesne) estis redaktita de Jacques René Hébert de 1790 ĝis 1794 kaj ludis unuarangan rolon en la Franca Revolucio, ĉar ĝi estis disdonita al ĉiuj soldatoj de la franca armeo. Ĝi estis ade kopiita, foje moke, foje pli radikale kun variaĵoj en la titolo (La mère Duchesne, Le fils Duchesne, Les Enfants du Père Duchesne, ktp., t.e. la patrino, la filo, la gefiloj, ktp Duchesne), jam dum la revolucia periodo (1790 ĝis 1799) kaj poste en diversaj aliaj okazoj (dum la Franca Revolucio de 1830, la Franca Revolucio de 1848, la Pariza Komunumo (1871), inter tiuj eventoj kaj ankaŭ poste).

La originaleco de tiu gazeto estas ĝia aparta tono: la titolo ĉiam entenis humurajn vortojn kiuj ŝanĝiĝis laŭ la cirkonstancoj; ekzemple: La grande joie du Père Duchesne en apprenant que ... (La granda ĝojo de la patro Duchesne ekscianta ke ...), la grande colère du Père Duchesne lorsqu'il a su que ... (La granda kolero de la patro Duchesne, kiam li eksciis ke ...). La stilo estis aparta kun personaj rakontoj en ŝajne popola stilo (dum Hébert ekzemple fakte estis klera homo) kaj multaj sakraj esprimoj. Le Père Duchesne ludis pintan rolon en la franca revolucio per siaj plej radikalaj pozicioj.

Dum la Pariza Komunumo de 1871 ĝin redaktis VERMERSCH, VUILLAUME kaj HUMBERT sekvante la modelon de Hébert. Ĝi aperis kun tago menciita laŭ la Franca respublika kalendaro.

La du skribmanieroj Duchesne kaj Duchêne estas ekvivalentaj. La franca ortografio iom post iom anstataŭigis tiajn (ne plu prononcatajn) s-ojn per cirkumflekso.


Dosiero:PereDuchesne1792a.png Dosiero:PereDuchene1871_4_1a.png
Le Père Duchesne

de Jacques René Hébert

Le Père Duchêne

de la Komunumo de 1871.


[redaktu] Le Père Duchêne Illustré

De la 21-a de aprilo ĝis la 24-a de majo 1871 aperadis dek numeroj de Le Père Duchêne Illustré ilustrita suplemento de "Le Père Duchêne" per kiu oni povas bilde sekvi semajnon post semajno la precipajn eventojn de la Komunumo.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.royet.org/nea1789-1794/notes/journaŭ/pere_duchesne.htm
•  http://www.royet.org/nea1789-1794
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com