Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
León de Greiff - Vikipedio

León de Greiff

El Vikipedio

Literaturo > Hispanlingva literaturo > León de GREIFF


León de Greiff (plena baptonomo: Francisco de Asís León Bogislao DE GREIFF HAEUSLER) estis plej originala, vortoriĉa, poeto kolombia kaj unu el la plej grandaj. Li naskiĝis en Medellín la 22an de julio de 1895, kaj mortis en Bogoto (Kolombio) la 11an de julio de 1976.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Liaj nehispanaj familinomoj devenas el eksterlandaj prauloj: Lia patroflanka praavo estis svedo kaj lia patrinflanka avo estis germano. Li estis filo Luis de Greiff Obregón (1869 - 1944) kaj Amalia Haeusler Rincón (1869-1947). Li havis du fratinoj: Laŭra (1894-1895) kaj Leticia (1897-1995), kaj du fratoj: Olaf (1907-1943) kaj Otto (1903-1995).

León de Greiff studis tri jarojn de civila inĝenieriko en Medellín, poste en Bogoto li studis iom da juro kaj, kiam 18-jaraĝa, laboris kiel privata sekretario de generalo Rafael Uribe Uribe.

Reveninte al sia naskiĝurbo, li unuiĝis en 1915 al aliaj 12 junaj intelktuloj por fondi grupon nomata Panidoj, aro de bohemiaj amantoj kaj praktikantoj de beletro kies babilrondoj kunvenis en librejoj, kafejoj kaj drinkejoj, por diskuti pri literaturo kaj legi poemojn. Tiun jaron la grupo publikigis propran literaturan revuon nomata Panida, direktita far León de Greiff. La grupo ricevis influon el beletra skolo t.n. "Hispanamerika modernismo", kaj el ties fontoj: Simbolismo kaj franca Parnasismo.

En 1916 li laboris en banko kiel kasisto kaj kontlibrotenisto, kaj poste, dum preskaŭ tri jarojn, kiel administranto en ampleksigo de fervojo en Antjokio.

En multaj poemoj, León de Greiff skribas kvazaŭ aliaj homoj, kun tre variaj nomoj, ekzemple: "Gaspar de la Nuit", "Matías Aldecoa", "Erik Fjordson", "Ramón Antigua", "Leo Le Gris", "Sergio Stepansky", "Bogislao", "El Skalde"...

Ĉirkaŭ 1925 plidisvastiĝas en Kolombio verkoj de León de Greiff, kaj liaj samgeneraciaj skribistoj: Jorge Zalamea, Rafael Maya, Germán Arciniegas, Luis Vidales, Alberto Lleras Camargo.

Li ne estis zorgema pri sia vestado nek gladitaj vestaĵoj, kaj pri tio oni rakontas anekdoton: Iam li gajnis du novajn vestaĵojn en lotumo, kaj poste kiam oni lin demandis pri ili, li respondis ke li sendis ilin por ĉifado antaŭ ol surmeti ilin.

En la verkoj de León de Greiff estas karakteriza la riĉega vortarego, plena de nekutimaj, ekzot-sonaj vortoj uzitaj saĝe en poetiko kiu elvokas belsonon, emociojn kaj kvazaŭsonĝajn signifojn. Lia poezio, intelekta kaj hermesa (hisp. hermética), turnas ĉirkaŭ temaro neuzita kaj karakteriĝas pro serĉo de sonaj efektoj de la verso

Politike, León de Greiff konsideris sin "liberala" kaj iome maldekstrema, tamen ne batalema.

[redaktu] Ĉefa verkaro

  • Tergiversaciones, 1925
  • Cuadernillo poético, 1929
  • Libros de signos ("Libroj de signoj"), 1930
  • Variaciones alrededor de nada ("Variaĵoj ĉirkaŭ nenio"), 1936
  • Prosas de Gaspar ("Prozoj de Gaspar"), 1937
  • Farsa de los pingüinos peripatéticos ("Farso de la peripatetikaj pingvenoj"), 1942
  • Semblanzas y comentarios ("Biografiaj skizoj kaj komentoj"), 1942
  • Fárrago ("Fatraso"), 1954
  • Bárbara Charanga, 1957
  • Bajo el signo de Leo, 1957
  • Velero paradójico ("Paradoksa velŝipo"), 1959
  • Nova et vetera, 1968
  • Libro de relatos, 1975

[redaktu] Specimeno tradukita

Kvankam neniu tradukaĵo, en iu ajn lingvo, povas rekrei la etoson kaj sonefikojn de la hispanlingvaj vortoj maloftaj uzitaj far la poeto, jen tradukaĵo far Luis Guillermo Restrepo Rivas el poemo "El Solitario", parto el "Libro de la Signoj", verkita far León de Greiff proksimume inter 1915 kaj 1927.

LA SOLULO
Sepa parto el tranĉita poemo

Amas mi la solecon, la silenton,
ŝatas mi duonombron: mildan lumon,
absurdon, ekzotaĵon, kun respekto.

Blindigas netolere luma multo
-la via, Sun' !- Sed lumo de Diana
donaco kaj dorlot' sur la mia kulto.

Mi ne ĝemas en acidaj strofoj
kiel la ploristinoj pro moneroj.
Ŝatas mi plenklerecon de l' grapolo
de Omar Jaiyám. Malŝatas mi koleron,
vervajn agojn, rankoron. Ne vin petas
mi por matĉoj senfruktaj kun fiero.

Mi muta, blinda, senmova, vegetas ...
malmulton havas mi da emocio.
ĉar en mi malestimo tre kompletas
en la tuta medi' mi sola vivas.
Sola en mi, nemovebla. Sola, aparte
de la homamasiĝo kolektiva !

Estas neeble ke mi prenu parton
en bazarojn kiel la Magiisto
(angla poet' kaj sinjoro de l' arto).

Mi sekvas "mian vojon" mute, vagas
-ĉu blonda Lohéngrin- Mi ne eksplikas
identecon, devenon, kion agas ...

Nek de homo nek aĵo mi amikas
kaj nenio gravas krom mia Harditeco,
al mi nek gracon nek punon aplikas ...

Amas, kun amo ebria, mi Belecon
sed neniam en aĵo tro konita ...
Kaj gravas nek gajeco nek tristeco ...

Nur ion deziregas mi venkita,
senpacience urĝe, avida, obstina:
la fundon de l' Ĥaos' antaŭsentitan,
ripozi tuj en la Vaku' Senfina.

[redaktu] Informofontoj

Retejoj :

Libro :

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com