Laponia gubernio
El Vikipedio
Laponia gubernio estas la plej norda gubernio en Finnlando. Ĝia ĉefurbo estas Rovaniemi. La areo de Laponia gubernio etendiĝas de la Balta maro (Botnia golfo) ĝis la Norvega limo. La plej norda parto de Laponia gubernio estas parto de Sameio. La areo de Laponia gubernio estas 98 947 kvadratkilometrojn kaj ĝi enhavas 29 procentojn el la teritorio de Finnlando. Laponia gubernio havas nur unu provincon, provincon de Laponio, kies areo egalas kun Laponia gubernio.
Laponia gubernio havas 187 777 loĝantojn (fine de 2002), kiu estas nur 3,6 procentojn el loĝantoj de Finnlando. Loĝantoj estas plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de Laponia guberio de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivas en sud-okcidenta parto.
[redaktu] Geografio
Norda polusa cirklo iras tra Laponia gubrnio iom norde de Rovaniemi. Al la klimato influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj proksimaj maroj, Botnia golfo kaj la Arkta Oceano. La plöej alta loko de Finnlando, monto Halti 1 328 metroj, situas en nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando, Inari-lago kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas ankaŭ du grandaj artefaritaj lagoj Lokka kaj Porttipahta.
[redaktu] Historio
Suda parto de finnlanda Laponio estas loĝata de finnoj ekde jaro 1000. Sameoj okupiĝis pri ĉasado, boac-bredado kaj fiŝkaptado kaj la sveda ŝtato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. Sameoj pagis imposton al sveda reĝo. En jaro 1500 finna loĝantaro troviĝis en tuta suda parto de Laponio, ĝis proksimume la nivelo de polusa cirklo. La orienta limo al Ruslando estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du aŭ tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ĉiuj el ili.
En komenco de 1600-aj jaroj la sveda reĝo Karlo la naŭa donis al koloniistoj permeson loĝia nakŭ norde de polusa cirklo kaj finna loĝantaro disvastiĝis pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis seman plimulton ĝis la komenco de 20-a jarcento. En Utsjoki - Ohcejohka sameoj estas plimulto eĉ nuntempe. La unua urbo en Laponio estas Tornio, fondita en 1621.
Laponio fariĝis propra gubernio en jaro 1938. Pli frue ĝi apartenis al Oulu-gubernio. Antaŭ 1944 al Laponia gubernio apartenis ankaŭ Petsamo.
[redaktu] Komunumoj de Laponia gubernio
* Enontekiö - Eanodat * Inari - Anár * Kemi * Kemijärvi * Keminmaa * Kittilä * Kolari * Muonio * Pelkosenniemi * Pello * Posio * Ranua * Rovaniemi * Salla * Savukoski * Simo * Sodankylä - Soađegilli * Tervola * Tornio * Utsjoki - Ohcejohka * Ylitornio