La Perdita Generacio
El Vikipedio
La Perdita Generacio (svedlingve: Den Förlorade Generationen), estas radikala muzikgrupo el Svedio (kun multaj alilandaj membroj) kiu nuntempe ofte kantas en esperanto. Ĉe Gränslösa Kulturföreningen (Senlima Kultura Asocio) ili eldonis KD-on registrita dum IJK en Rusio 2004. Por tiu koncerto ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. Estas dirata ke ili registros sian unuan studio-KD-on ĉi aŭtune.
LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio kaj Kubo. Ili partoprenis en la granda muzikkonkurzo "La verda stelo" ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. En Majo 2006 LPG koncertis triope ĉe la komuna kongreso de SEF kaj DEA en Malmö.
Membroj (inter aliaj) estis/as: Anna Burenius, Jon Johnson, Karolina Hagegård, Tomas Q Nilsson, Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, KarinMalin Ekström, Karin Nordström, Viktor Söderkvist, Ksenya Prilepskaya, Robin Rönnlund, Anna Ekman, Malak Awad, Daniel von Gertten kaj Gus Loxbo.
Diskaro:
- en Rusio (2004)
- La Matenrampanto
- Ĉiuj ni amegas Usonon!
- La sola vojo
- Vivas mi
- LPG prezentas sin
- Nia fiera policisto
- Revu viviganto
- Ĉiu momento estas vojaĝo
kantaro de La Pasinta Generacio
Den Förlorade Generationen eldonis kelkajn KD-ojn en la sveda lingvo. Ili troveblas ĉe dfg.rosnix.net .