Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La Mastro de l' Ringoj (filma serio) - Vikipedio

La Mastro de l' Ringoj (filma serio)

El Vikipedio

Pligrandigu
Pligrandigu
Pligrandigu

La Mastro de l' Ringoj (originale The Lord of the Rings) estas novzelanda fantasta filmtrilogio de Peter Jackson farita laŭ la rakonto de la samnomata libro de J.R.R. Tolkien.

Kiel la libra trilogio, La filmo aperis en tri partoj :

Enhavo

[redaktu] Intrigo

Multaj kritikantoj konsentis ke eĉ se JACKSON faris neeviteblajn malfidelecetojn al la origina verko, li sukcesis krei kinan mondon kiu precize respektas la librojn de TOLKIEN. La filma intrigo do tre similas al la libra, krom kelkaj detaloj kiel la ĉapitroj koncerne Tom Bombadil kiuj simple malaperas en la filmo.

La trilogio rakontas do en la fantasta mondo kreita de Tolkien, tiel nomata la meztero, la magiisto Gandalfo malkovrante ke la pacemaj kaj pitoreskaj hobitoj posedas la Unu Ringo, sorĉaja ilo de la malbona kreitaĵo Saŭrono, kies celo estas disvastigi sian malbonan empiron. Helpe de reprezentantoj el la multaj popoloj de la meztero, tri hobitoj kaj Gandalfo formiĝas la kunularo de l' ringo por detrui la ringon kie ĝi estis kreita, meze de la malamika tero de Saŭrono.

[redaktu] De la libro al la filmo

La Mastro de l' Ringoj de J.R.R. Tolkien estis longe konsiderata neadaptebla pro la romana komplekso, la multegaj rolantoj, la epopea dimensio de la verko, kaj pro malfacilaĵoj pri la alfilmigo (ĝis tiam ne solvebla koncerne la optikaj efektoj).

En 1978, Ralph Bakshi adaptis La Mastro de l' Ringoj kiel desegnita filmo. Pli precize, BAKSHI uzis rotoskopon, ilo kiu ebligas krei animitulo baze de veraj scenejoj. Tiel, La hobitoj estas tute desegnita, dum la nazguloj estas realaj aktoroj, kiun oni, post aranĝoj, enigas en la bildon. La animacio ne renkontis komercan sukceson, kaj do la filman adaptadon estis definitive forlasita de produktkompanioj.

Ekde 1995-1997, Peter Jackson, novzelanda reĝisoro, famiĝita de horora kaj fantasta filmo ofte kun nigra humuro (Heavenly Creatures - Ĉielaj Kreitaĵoj ; The Frighteners - La Timiguloj...), estis tiam sopirante pri la moderna refariĝo de King Kong. Anstataŭ li ekinteresiĝis al la adaptado de la verko de TOLKIEN, ke li pensis malpli multekosta. La produktistoj ke li kontaktas deziras krei ununuran filmon aŭ filmon en du partojn, kiu implicis drastajn mallongigojn de la originala libro. Finfine, li kaptas ŝancon kaj oni disponigas al li unu monaton por trovi produktiston. La lastan tagon, li sukcesas eltrovi la kompanion New Line Cinema kiu akceptas lin financi kaj -plejfeliĉe- tuj proponas fari trilogion, tiel respektante la libraj serioj.

Plejparto de la filmo estas reĝisorita senhalte. Pliaj scenoj estis poste filmata por koherigi la tutan aferon (aparte por la DVD kie estas pli longa ol la kina versio). Tiu agmaniero ebligis ŝpari multajn monojn kaj la tuta buĝeto estis nur po 180 milionoj da Usonaj Dolaroj. La unua opuso La Kunularo de l' Ringo aperis en2001 proksime de Kristnasko kaj fariĝis frapanta sukceso en la tuta mondo. Ĝi eĉ repagis la monon elspezata por la tuta trilogio!

La filmado de la tri filmoj daŭris entute 18 monatoj kaj kostis 281.000.000 usonaj dolaroj. La tutmonda dolara sukcesskalo de la trilogio atingis 2.916.544.743 dolaroj kaj gajnis 17 oskaroj.

[redaktu] Ĉefrolantoj

La Kunularo

La Elfoj

  • Hugo Weaving : Elrondo
  • Liv Tyler : Arveno
  • Orlando Bloom : Legolaso
  • Cate Blanchett : Galadrielo
  • Sabine Crossen  : Rivendell Elf

La Hobitoj

  • Ian HOLM : Bilbo Baginzo
  • Elijah Wood : Frodo Baginzo
  • Sean Astin : Samwise Gamgee
  • Billy Boyd : Pippin
  • Dominic Monaghan : Merry
  • Sarah McLEOD : Rosie
  • Noel Appleby : Everard Proudfoot

La Malamikoj

  • Andy Serkis : Golumo/Smeagol
  • Thomas Robins : Deagol
  • Christopher LEE : Sarumano
  • Brad Dourif : Grima Wormtongue
  • Bruce Spence : La buŝo de Saŭrono
  • Paul Norell : La Reĝo de la mortuloj

La Rohano

  • Bernard Hill : Theoden
  • Miranda OTTO : Eowyn
  • Karl Urban : Eomer
  • Bruce Hopkins : Gamelin

La Gondoro

  • Sean BEAN : Boromiro
  • David Wenham : Faramiro
  • John NOBLE : Denethor
  • Harry Sinclair : Isildur

Aliuloj

  • John-Rhys Davies : Treebeard
  • Alan Howard : La ringa voĉo

[redaktu] Oskaroj

Arwen kaj Aragorn
Pligrandigu
Arwen kaj Aragorn

Listo de oskaroj ke la trilogio La Mastro de l' Ringoj ricevis :

  • 2002 : La Kunularo de l' Ringo
    • Plej bona fotografio
    • Plej bonaj vidaj efektoj
    • Plej bona muziko
    • Plej bonaj ŝminkoj
  • 2003 : La Du Turoj
    • Plej bona sona muntado
    • Plej bonaj vidaj efektoj
  • 2004 : La Reveno de l' Reĝo
    • Plej bona filmo
    • Plej bona reĝisoro
    • Plej bona artista direktaro
    • Plej bonaj kostumoj
    • Plej bona muntado
    • Plej bona originala kanzono
    • Plej bona muziko
    • Plej bonaj ŝminkoj
    • Plej bona sono
    • Plej bonaj vidaj efektoj
    • Plej bona sona muntado

Oni povas konsideri la 11 oskarojn de la lasta filmo kiel premioj por la tuta trilogio.
La Mastro de l' Ringoj estas la nura filmo kun Ben-Hur en 1959 kaj Titanic en 1997 ricevante 11 oskarojn.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com