Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La Esperantisto - Vikipedio

La Esperantisto

El Vikipedio

La Esperantisto estas la unua gazeto en la internacia lingvo Esperanto. Ĝi aperis unuafoje je la 1a de septembro 1889 en Nürnberg kaj havis la jenan titolon: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Christian Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“

[redaktu] Ĝis 1894

La Esperantisto estis 8-paĝa provnumero kaj enhavis artikolon „Prospekto“ en germana lingvo, franca lingvo kaj Esperanto, artikolon pri „Esperanto kaj Volapük“ en germana, kaj Esperanto, versaĵon ,Al la E-isto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj.

Ĉe la fino de l889 la gazeto havis 113 abonintojn, plejparte rusajn. La Esperantisto tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun D-ro Z. La gazeto donis bonajn tekstojn, kiuj helpis pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de Esperanto.

En 1890 La Esperantisto entute transiris en la manojn de D-ro Zamenhof, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭgusto 1891 li proponis organizon de Akcia Societo E-ista. Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de D-ro Zamenhof fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero.

Feliĉe tiam aperis nobla, malavara savanto, W. H. Trompeter. Lia energio ebligis al li oferi la necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894.

Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis rusoj. (BIL, p: 306).

[redaktu] Rusa cenzuro

En literatura parto de LE aperis (en 2-a n-ro de 1895) traduko de verketo de Tolstoj ,Prudento kaj kredo'. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de La Esperantisto en Rusion, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj.

La 5-6-a n-ro de La Esperantisto (majo-junio 1895) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la tuta movado. Dum sekvantaj monatoj okazis komprenebla senkuraĝiĝo inter la Esperantistoj kaj eĉ ĉe ilia Majstro“. (Privat, Hist. de E, I-p: 44-55.) La lasta n-ro aperis fakte en aŭgusto 1895. Entute eliris 66 n-roj.


La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com