Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kompoŝtado - Vikipedio

Kompoŝtado

El Vikipedio

Kompoŝtado estas tiu metodo, per kiuj oni pretigas el verdaj ĝardenaj, agrikulturaj, kuirejaj defalaĵoj kompoŝton per helpo de mikroorganismoj, vermoj, insektoj. La kompoŝto estas jam elstara biologia sterko kies plej granda parto estas humuso, sed ĝi estas riĉa ankaŭ je nutraj elementoj.

La kompoŝtado estas aerobia (peroksigena) procezo en la naturo. Okaze de oksigena manko sekvas putrado.

Alia uzebleco de la plantaj materialoj (ne ĉiuj) estas la laktoacida fermentado, kiu donas la t.n. silaĵon (furaĝon por brutoj).


[redaktu] Kontrolita kompoŝtado

ĝardena kompoŝto
Pligrandigu
ĝardena kompoŝto

Por la bona kompoŝtado necesas la daŭra aerumado de la kompoŝtataj materialoj por eviti la putradon. Same gravas la regula akvumado - se necesas - por teni la optimuman humidecon (la kompoŝto neniam povas elsekiĝi). Se la jara precipitaĵo superas 850 mm, oni devas kovri la kompoŝtadejon por eviti troan alfluon de akvo, kio kaŭzus putriĝon. En regionoj kun varmega temperaturo, oni devas starigi la kompoŝtadejon en ombro.

La izolado de la materialoj servas por altigi la internan temperaturon kaj tiel rapidigi la kompoŝtan procezon.

Ankaŭ tre gravas la miksado de kompoŝtaj materialoj: La proporcio de nitrogeno kaj karbono en la fina materialo devas esti balanciigita. Ĝenerale konvenas la miksado de verdaj (ofte dispecigitaj per tranĉa maŝino) kaj sekaj plantaj materialoj (ekz. fojno, pajlo), kaj ankaŭ forte disigitaj bestaj sterkaĵoj. Kafosedimentaĵo allogas vermojn kaj havas tre pozitivan efikon je la kompoŝtado. La kuiritaj restaĵoj de manĝaĵoj povas allogi ratojn, hundojn aŭ lavursojn. Kompoŝto servas por la mikroorganismoj, fungoj, vermoj kiel energiofonto.

La kompoŝtadejo devas havi rektan kontakton kun grundo, por ke vermoj kaj mikroorganismoj povu moviĝi.

La folioj de fago, kverko, kaŝtano, juglandujo malrapide malkonstruiĝas. La folioj de kverko, frakseno, poplo entenas tanan acidon, pro tio oni devas aldoni kalkon al la kompoŝto. (Oni ofte aldonas ankaŭ agron aŭ mineralon por plibonigi la kvaliton kaj plirapidigi la procezon).

[redaktu] Vidu ankaŭ

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com