Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kiblo - Vikipedio

Kiblo

El Vikipedio

Kiblo (arabe قبلة, ofte latinliterumita qibla) estas specifa loko, al kiu kredanto turnas sin por preĝi.

Enhavo

[redaktu] Islama Kiblo

La islama Kiblo : la Sankta Kaabo en Mekko
Pligrandigu
La islama Kiblo : la Sankta Kaabo en Mekko

Por islamanoj la Kiblo estas la Kaabo en Mekko, kiu estas la plej grava sanktejo de Islamo . Laŭ la Tradicio (sunao) la Profeto Mahometo unue ordonis preĝi direkte al Jerusalemo en la komenca periodo de Islamo. Tiel li konformiĝis al la kutimo de la judoj laù la Biblio (Unua Libro de la Reĝoj : 8/29, 30, 44 kaj Dua libro de la Kroniko : 6/21 kaj Daniel : 6/10). Tamen dum la dua jaro post la Heĝiro estis revelaciita surao por ŝanĝi la direkton de la preĝado al Mekko anstataŭ Jerusalemo : « Turnu vian vizaĝon al la Sankta Moskeo kaj, kie ajn vi estos, turnu vian vizaĝon al ĝi » (La Nobla Korano : 2/143-146).

En moskeo la Kiblon montras niĉo nomata « mihrabo ». Oni ofte povas trovi en islamaj landoj (ekzemple en hoteloj) sur la ĉambra plafono verdan kiblo-sagon. Male al la ortodoksaj islamanoj (sunaanoj kaj ŝijaanoj) preĝas la alevitoj ne laŭ la kiblo, sed en rondo, ĉar en iliaj imagoj Alaho manifestiĝis kiel homo. Determini kiudirekten preĝi kaŭzis, ke la araboj frue kaj intensive okupiĝis pri astronomio kaj ĉielmekaniko. Tamen la precizeco estas tre relativa praktike : je nur 1000 kilometroj for de Mekko, la angul-mezuro estas malpli ol milono da grado ! Sekve nur la intenco de islamano pravigus la validecon de la preĝo…

[redaktu] Kalkul-formulo de la Islama Kiblo

tiu parto estas tradukita el artikolo de WIKIPEDIA en la franca lingvo, titolita "Qibla" [1]

[redaktu] Donitaĵoj

  • A = (48°54' - longitudo de la loko)
    (Diferenco de la longitudoj inter Mekko kaj la preĝloko) ;
  • B = Latitudo de la preĝloko ;
  • C = 2°24' Latitudo de Mekko.
  • La latitudo estas kalkulenda pozitiva norde kaj negativa sude.
  • La longitudo estas kalkulenda positiva oriente kaj negativa okcidente.

[redaktu] Kalkulado

  • Per kalkulilo:
Q = \arctan \left[ {\sin(A) \over {\cos(B).\tan(C)} - \sin(B).\cos(A)} \right]
  • Se la denominatoro estas negativa :
  • adiciu 180 gradojn al Q se la numeratoro estas pozitiva
  • subtrahu 180 gradojn al Q se la numeratoro estas negativa
  • Per programiga lingvaĵo kun funckio atan2
Q = \operatorname{atan2}(\cos(B).\tan(C) - \sin(B).\cos(A), \sin(A))
la ĝustan rezulton oni retke atingas
Pligrandigu

[redaktu] Rezulto

Q = Direkto al la Islama Kiblo

  • Q > 0 angulo kalkulita el la Norda direkto laŭ negativa sencumo (movo laŭ la montriloj de horloĝo).
  • Q < 0 angulo kalkulita el la Norda direkto laŭ pozitiva sencumo (movo inverse de la montriloj de horloĝo, laŭ la trigonometria sencumo).

[redaktu] Debatoj pri la uzita formulo

La islamanoj de Norda Ameriko, kiuj devenas de Afriko ou de Mez-Oriento, unue orientigis siajn moskeojn al la sud-orienta direkto. Sed kiam kalkuloj laŭ la granda ciklo indikis poste la nord-orientan direkton, estiĝis polemiko ĉar la rezulto ŝokis la kutiman vidmanieron platgloban de la mondo. Por trovi solvon, iuj proponis anstataŭigi la grandan ciklon per loksodromio (linio desegnita sur sfero, tiel ke ĝi trapasas ĉiujn meridianojn egalangule kaj rezultigas la saman kalkulon kiel per rekta linio desegnita sur platglobo). (The Correct Qibla (la Ĝusta Kiblo), S. Kamal Abdali, P.O. Box 65207, Washington, D.C. 20035) [2]

[redaktu] Bahaa Kiblo

La Bahaa Kiblo : La Maŭzoleo de Bahá’u’lláh en la domego de Bahjí apud Akko (Israelo)
Pligrandigu
La Bahaa Kiblo : La Maŭzoleo de Bahá’u’lláh en la domego de Bahjí apud Akko (Israelo)

Krom Islamo ankaŭ la Bahaa Kredo uzas la koncepton de kiblo. Bahaanoj ĉiutage sin turnas preĝante al Bahjí, proksime al Akko en Israelo, kie la korpaj restaĵoj de Bahá’u’lláh, la fondinto de la Bahaa Religio, estas entombigitaj.

En la verso 137a de la Kitáb-i-Aqdas (la « Plej Sankta Libro » aŭ la « Libro de la Leĝo » por la bahaanoj) estas skribite : « Ho popolo de la Bajano ! Timu vi la Plej Kompateman kaj konsideru kion Li revelaciis aliverse. Diris Li : ‘La Kiblo estas vere Tiu, Kiun Dio manifestos ; ĉiam kiam Li moviĝas, la Kiblo moviĝas, ĝis kiam Li ĉesos moviĝi’. Tiel decidis la Plej Alta Ordonanto, kiam Li deziris mencii tiun ĉi Plej Grandan Belon. Meditu pri tio, ho homoj, kaj ne apartenu el tiuj vagantaj konsternite en la dezerto de l' eraroj. Se viaj vantaj kapricoj vin instigas malakcepti Lin, kie do estas la Kiblo al kiu vi turnos vin, ho aro da neglektemaj? Pripensu tiun ĉi verson kaj juĝu juste antaŭ Dio por ke eble vi povu akiri la perlojn de l' misteroj el la oceano ondanta je Mia Nomo, la Plej Glora, la Plej Alta. »

[redaktu] Simbola signifo

Se fizike la Kiblo estas loko, al kiu bahaanoj devas sin turni por la rite devigaj preĝoj, ĝi ankaŭ simbole memorigas al ili, ke por trovi konsilojn kaj solvi problemojn ili devas turni sin al la klarigoj de tiu manifestanta surtere la diajn kvalitojn. Similaj ideoj estas legeblaj en la Evangelio kaj en la Nobla Korano :

Evangelio laŭ Sankta Johano 6/68 : « Simon Petro respondis al li : Sinjoro, al kiu ni iru ? Vi havas la vortojn de eterna vivo »

Nobla Korano 4/60 : « Ho vi, kredantoj, obeu Alahon kaj obeu Lian senditon kaj tiujn el vi, kiuj posedas la regadon ; kaj kiam vi malkonsentas pri io, proponu ĝin al Alaho kaj al la sendito, se vi kredas je Alaho kaj al la vivo venonta. Tio estos la plej bona kaj la plej konvena solvo. »

[redaktu] Mapo kaj kalkulado

vidu tiun tutmondan mapon, kiu indikas la direkton al la Bahaa Kiblo [3], kaj tiun programon por kalkuli ĝin [4]

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon :

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com