Kamĉatka provinco
El Vikipedio
Kamĉatka provinco (ruse Камчатская область) estas provinco de Rusio. Ĝi situas en la sudo de duoninsulo Kamĉatko. Proksimume 350.000 homoj loĝas sur 171.300 kvadrataj kilometroj.
Pli ol duono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo, Petropavlovsk-Kamĉatskij. Ekster tiu urbo la loĝdenso estas tre malalta. La plejparto de la loĝantoj estas rusoj, krome troviĝas indiĝenaj siberiaj popoloj: korjakoj kaj itelmenoj. La unuaj rusoj atingis la regionon en la 17-a jarcento. En 1740 oni fondis la nunan ĉefurbon.
Ekonomie plej gravaj estas ŝipkonstruado, fiŝkaptado kaj la ligna industrio. Ministoj produktas interalie karbon kaj oron. Venas pli kaj pli da turistoj, ĉefe al la vulkana kaj gejsera regiono, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
[redaktu] Urboj
Urbo | ruse | loĝantoj |
---|---|---|
Petropavlovsk-Kamĉatskij | Петропавловск-Камчатский | 195.982 |
Jelizovo | Елизово | 40.547 |
Vijluĉinsk | Вилючинск | 24.605 |
Kluĉi | Ключи | 7.100 |