Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kęstutis - Vikipedio

Kęstutis

El Vikipedio

La tradicia litova vira persona nomo "Kęstutis" en moderna Litovio estas relative populara – kiel multaj aliaj tradiciaj litovaj nomoj el la historia pasinteco aŭ el la naciaj legendoj. Kompare al la landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo, kie ĉe junaj gepatroj multe pli furoras maltradiciaj nomoj el interesaj fremdaj landoj, ŝajnas ke multaj junaj litovaj gepatroj estas pli konsciaj pri la propra kultura pasinteco. La nomo "Kęstutis", kiu baziĝas sur la litova verbo " kęsti" (elteni suferojn, estis pacienca), rememorigas pri la sekva historia persono:


Kęstutis (pole Kiejstut, beloruse Кейстут), (* dum 1297; † pro murdo dum 1382) estis la filo de Gediminas, grandduko de la mezepoka regno Litovio. Inter la jaroj 1345 ĝis 1377 li kune kun sia frato Algirdas regis la gigantan regnon, kiu inkluzivis la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio, plus iom da Rusio kaj Pollando.

Origine la patro Gediminas intencis divide sian regnon inter siaj filoj, kaj nomumis la plej junan fraton Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, iom neserioza nomo por monarko) esti la sekva grandduko post lia morto. La pli aĝaj fratoj Algirdas kaj Kęstutis tamen tre nekontentis pri la regado de Jaunutis kaj senpostenigis lin. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton. Inter la tasko de Kestutis do estis, organizi la defendon de okcidenta Litovio kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, kaj kiu ripete atakis Litovion. Kvankam foje la ordenaj atakoj estis surprizaj kaj foje eĉ detruiĝis la kastelo de Kaŭnaso en la kerna teritorio de litova ŝtato, sume la ordeno ne sukcesis konkeri Litovion, kontraste al la perforta konkero de la baltaj popoloj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, kaj la engaĝiĝo de Kęstutis ne cedi al la atakema najbara ŝtato do estis sukcesa.

Kęstutis estis dufoje edziĝinta, kaj la dua edzino Birutė, antaŭ la nupto nekristana pastrino de la tradiciaj litovaj dioj, jam dum sia vivo kaj despli poste iĝis figuro de multaj legendoj. Li iĝis patro de sep filoj kaj tri filinoj.

la kastelo de insulo Trakai
Pligrandigu
la kastelo de insulo Trakai

Post la morto de Algirdas dum 1377, formala nova grandduko de Litovio iĝis Jogaila, filo de Algirdas kaj nevo de Kęstutis. La onklo provis daŭrigi la antaŭan interkonsenton de li kaj la frato ankaŭ kun Jogaila, la nevo, sed tio nur dum mallonga tempo funkciis. Dum 1382 Jogaila kun armeo invadis la urbon Vilno kaj poste la fortikaĵon Trakai, kiuj situis en la landoparto de Kęstutis, sed konsideriĝis la "koro" de la mezepoka Litovio. Kęstutis kun sia filo Vytautas alvenis al Trakai same kun armeo. Estis interkonsentite negoci pri interpaciĝo en la kampadejo de Jogaila, sed Jogaila anstataŭe enkarcerigis sian onklon Kęstutis kaj kuzon Vytautas, kaj sekve murdigis Kęstutis en la kastelo Krevė. Vytautas sukcesis fuĝi.

Enhavo

[redaktu] patrino de Kęstutis

  • Jevna, filino de princo Ivano de Polock (mortis dum 1344)

[redaktu] patro

[redaktu] edzinoj

  • detaloj pri la unua edzino nekonatas, sed eblas konjekti ke ŝi mortis antaŭ 1349
  • la dua edzino Birutė, mortis sub neklaraj cirkonstancoj la 15-an de aŭgusto de 1382 kaj eble estis murdita samkiel la edzo

[redaktu] fratoj

[redaktu] fratinoj

  • Maria (* ĉ. dum 1300, † dum 1349), Princino de Litovio
  • Aldona (* post 1309, † dum majo 1339), Princino de Litovio, Reĝino de Pollando inter 1333 kaj 1339
  • Damilla († dum 1364), Princino de Plock
  • Eufemia († dum februaro 1342), Princino de Halicz kaj Volodimir-Volinski-Halicz
  • Augusta-Anastazija († dum marto 1345), Princino de Vladimir-Moskvo

[redaktu] filoj

  • Patirg (* dum 1348, † dum 1365)
  • Vaidotas († post 1362), Princo de Nigra Rutenio 1347 - 13??
  • Vaišvilas († ĉ. dum 1387)
  • Butautas († post 1381), baptita dum julio 1365, Princo de Nigra Rutenio 13?? - 1381
  • Vytautas (* dum 1350, † dum oktobro 1430 en Lutsk), katolike baptita dum oktobro 1383, ortodokse baptita dum 1384; Grandduko de Litovio inter 1392 kaj 1430
  • Tautvilas († dum septembro 1390), baptita dum oktobro 1383, Princo de Nigra Rutenio inter 1386 kaj 1390
  • Žygimantas Kęstutaitis (* post 1350, † pro murdo dum marto 1440), baptita dum 1383, Princo de Trakai, Princo de Moĵaisk 1383, Princo de Starodub 1406, Princo de Nigra Rutenio 1390 - 1440, Grandduko de Litovio inter septembro 1432 kaj 1440

[redaktu] filinoj


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com