Jurij Vinniĉuk
El Vikipedio
Vinniĉuk Jurij ukraine Юрій Винничук (n. 1952) - ukraina lingvisto, ĵurnalisto, redaktoro, populara nuntempa verkisto. En 2005 lia romano Printempaj ludoj en aŭtunaj ĝardenoj gajnis la unuan premion inter aŭskultantoj de ukraina servo de BBC. Li aperigis pli ol 10 librojn de poezio, fantastiko, rakontoj. Multaj verkoj estis tradukitaj angle, germane, france, hispane, hungare, kroate, pole, ruse. Li mem tradukas de la pola kaj la ĉeĥa.
Du liajn rakontojn esperantigis Viktor Pajuk: La brodita mondo (aperis en sveda E-organo La Espero (revuo), 5, 2005); La insulo Zizo (La Kancerkliniko, 119, 2006).