Jaromír Jermář
El Vikipedio
Jaromír JERMÁŘ naskiĝinta la 10-an de julio 1922 en Frenštát pod Radhoštěm estas ĉeĥa esperantisto, doktoro, eksprezidanto de ĈEA kaj de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato.
Ĝis la jaro 1938 ĝis anekso de la ĉeĥoslovaka limregiono far germanoj li vivis en Opava. Li abiturientiĝis en reala gimnazio en Prago en 1941 kaj en komerca akademio en Zlín en 1944. En la jaro 1953 li akiris doktoriĝon de filozofio en Karola universitato en Prago, kandidato de filozofiaj sciencoj li fariĝis en 1964. Li trairis tra diversaj laboristaj kaj administraj okupoj, en la jaroj 1954 - 1985 ĝis sia emeritiĝo li agadis kiel scienca laborulo. Li koncentriĝis ĉefe je problemaro de etnaj interrilatoj.