Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jakvo Schram - Vikipedio

Jakvo Schram

El Vikipedio

Jakvo SCHRAM [Sĥram] (naskita en 1946) estas aktiva verkisto kaj organizanto en la SAT-movado. Li estas la nuna prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Enhavo

[redaktu] Biografio

[redaktu] Infaneco

Li naskiĝis en 1946 en la Antverpena distrikto Hobokeno, kiel dua infano el tri en laborista familio. Li sekvis bazan lernejon en la vilaĝeto Hoevenen, nun Stabroek ĝis aĝo de 12 jaroj. Pro la pligrandiĝo de la Antverpena haveno la polderaj vilaĝoj aŭ malaperis aŭ malpligrandiĝis. Pro timo la junaj homoj forlasis la vilaĝojn kaj iris plejparte al direkto de Kampino. Jakvo finis la bazan instruadon en teknika lernejo en Antverpeno.

[redaktu] Profesia vivo

Nur 14-jara li komencis labori en diamantindustrio kiel diamantŝlifisto, poste diamantprilaboristo. Post servo en belga armeo en Germanio kie li rifuzis porti armaĵojn, li reiris en diamanto, sed konstatis ke la tro frua forlaso de lernejo alportis al li nur frustraciojn kaj malkontenton. Legado ŝtopis nur parte la truojn kaj ĉiu plia scio kreskigis la frustraciojn pro nescio. Ek de 25 jaraĝo li iĝis tre aktiva en sindikato ADB-ABVV (socialista) kaj batalis por malaperigo de nigra salajro, protekto de sano kontraŭ kancerdona polvo kaj ĝenerala kvalito de la laborejoj en diamantmedio. En 2001 li suferis plurajn korpajn atakojn kaj parolaj minacoj pro siaj agadoj en sino de sindikato. Pro neeblo plu eniri la diamantkvartalon li devis demisii kiel diamantprilaboristo kaj ekde tiam ne plu povis labori en la diamantkvartalo.

[redaktu] Esperantisto

Esperantiĝo (1990) okazis pro scivolemo pri la sorto de laboristoj en aliaj partoj de la mondo, sed pro studado de Esperanto en medio de neŭtraluloj li ankaŭ ĉi tie ne trovis respondon al siaj demandoj. Li estis vicprezidanto de "La Verda Stelo" en Antverpeno kaj 1 jaron poste dum periodo de 3 jaroj prezidanto de la klubo (1994-1997). En la jaro 2001 li estis kun Willem Rasschaert organizanto de la simpozio, "Esperanto kaj ideologio"- kiel rolis kaj rolu Esperanto politike. Tute hazarde li interkonatiĝis en la Flandra Esperanto-movado kun SAT, kie li tuj iĝis fervora aktivulo. Tiam li konstatis ke ne la lingvo povas ŝanĝi ion, sed kiel li ĉiam pensis la konscion pri propra sorto, la manko al eduko ĉe laboristoj kaj la indiferenteco ĉe universitatuloj pri la sorto de salajruloj en la tuta mondo. Racia pensado, for de mensogoj, dogmoj kaj rakontoj pri falsa naciisma heroeco pli valoras ol stranga lingvo. Li plene konscias ke la stranga lingvo estas la plej utila helpilo en lia batalo kaj la batalo de la laborista klaso ĝenerale. Kvankam li konsideras sin nur transira prezidanto de P.K. de SAT, li faris ĉion por modernigi la asocion al plurtendenca, multkolora asocio kiu finfine perdas la etikedon, kiun algluis al ĝi la reakciaj kontraŭantoj de SAT, ke ĝi estas komunista (aĉa) asocio. Li volas montri, ke SAT estas avangarda asocio kiu jam ek de 1921 propagandas la nunajn ideojn de la alimondisma movado, ke: "Alia mondo eblas". Li konsideras, ke Esperanto estas la plej taŭga ilo por atingi la socialisman celon.

Inter 1998 kaj 2004 li estis la redaktanto de Liberecana Ligilo kaj nun redaktas Sennaciecan Revuon de 2002.

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] rete legeblaj artikoloj kaj eseoj

[redaktu] intervjuoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com