János Kiss
El Vikipedio
KISS János (kiŝ), hungara esperantisto, doktoro, universitata profesoro pri kristana filozofio, papa prelato. Naskiĝis 1857 en Szeged, mortis en la 13-a de aŭgusto 1930 en Spao (Belgio). Eminentulo en lia fako, li estis fervora esperantisto. En 1913 li parolis por Esperanto dum la internacia kongreso de la libroeldonistoj. Li ankaŭ verkis Artikoloj.
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.