Izisa
El Vikipedio
Iziso (egipte: Ast [aset]), en la egipta mitologio, edzino kaj fratino de Oziriso, patrino de Horuso. Tiu dia familio estas la plej fama en la egipta mitologio. Iziso estis la simbolo de bonega patrino. Iziso finfine iĝis ne nur ĉe la Egiptanoj, sed ĉefe la aliaj popoloj de Romia imperio la plej granda el la grandaj diinoj. Ŝia gloro superpasis tiujn de ĉiujn la aliajn diinojn kune, inkluzive tiujn de Egipto kaj de la Azia-Eŭropea mondo. Ŝi estis indentigita je multaj diinoj tiaj, kiaj Persefona, Diana (Artemisa), Selenea, Demetra, kies aŭtenta nomo ŝi estis laŭ ŝiaj fervoruloj. Tiel ŝia kulto disvastiĝis tra la plena Romia imperio. Ekzemple en Pompejo, kie ŝi estis adorata kune kun alia sinkreta fenomeno: la dio Serapiso, kaj ilia filo Anubo. Oni trovis restaĵojn de temploj ŝiaj ĝis en Parizo (Lutecio) kaj Arras (Nemetacum), Belgio, Hispanujo, ktp. Imperiestroj, kiel Hadriano, evidentiĝis apartan piecon al ŝi. Iziso estis la patrina diino de la mondo. Ŝia lasta templo estis tiu de Fileo apud Asŭano en la 4-a jarcento. p.-K.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.