István Bocskai
El Vikipedio
István BOCSKAI aŭ Stefano Boĉkai estis landestro de Transilvanio kaj Hungario. Li estis naskita la 1-an de januaro 1557 en Kolozsvár kaj mortis la 29-an de decembro 1606 en Kassa (Košice). Li estis la estro de la unua ribelo de kontraŭ Habsburgo en (1604-1606. La 21-an de februaro 1605 en Marosszerda (Nyárádszereda) li estis elektita landestro de Transilvanio. (La investado okazis en Medgyes. La 20-an de aprilo 1605 en Szerencs oni elektis lin landestro de Hungario. La reĝan kronon li ricevis de la turka sultano. Post la 15-jara Milito li sukcesis parte restarigi la sendependecon de Transilvanio kaj la liberan praktikadon de la religioj en sia lando. En lia kortego vivis la plej gravaj intelektuloj de la lando: Rimay János, Péchi Simon (sekretarioj), KÁTHAY Mihály (kancelaro), ALVINCZI Péter, PETKI János (sikula generalo), BOCATIUS János (diplomato). Vidu ankaŭ: Listo de princoj de Transilvanio.