Islia lingvo
El Vikipedio
Lingvistiko > Planaj lingvoj > Linguum Islianum
Islia lingvo, Linguum Islianum aŭ Langue Isly estas internacia planlingvo proponita en 1901 de Fred Isly, franca ilustristo, en Parizo. Ĝi konservas latinan fleksian sistemon.
Ekzempleto: "Cujus appetat bonum alienum, amittat merito proprium bonum".
Traduko: "Kiu deziras la havaĵon de aliulo, perdas juste la propran havaĵon".
La originala klasika latina estas: "Qui appetit bonum alienum, amittit merito proprium bonum". Oni povas vidi, estas la klasika latina lingvo preskaŭ senŝanĝe. La sanĝoj kiu estas evidenta:
a) anstataŭigo de qui (nominativo) je cujus (genitivo en la latina);
b) ŝanĝo de finaĵo -it (tria konjugacio) al -at (unua konjugacio) en verboj, tio, eble indikas la ekziston de nur unu konjugacio en la lingvo;
[redaktu] Bibliografio
Isly, Fred
Langue Isly, linguum Islianum
Paris: Richard, 1901 (32+ p.)
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 177 “1901” de Biblioteko Butler.