Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Imperiestra Palaco - Vikipedio

Imperiestra Palaco

El Vikipedio

En la centro de la ĉina ĉefurbo Pekino troviĝas ore brilanta, solena kaj mistera ensemblo. Jen estas la monde konata Malpermesita Urbo, nome la Imperiestra Palaco. En la jaro 1987, la Imperiestra Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

La Imperiestra Palaco, konata al okcidentanoj kiel la Malpermesita Urbo, situas tuj malantaŭ la Pordegturo de Tian’anmen en la centro de Pekino. Sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing rezidis ĉi tie dum 491 jaroj de la meza periodo de la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La Imperiestra Palaco nun estas malfermita al la publiko kiel la Palaca Muzeo. La konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco kun proksimume 9 mil ĉambroj datiĝas jam de pli ol 560 jaroj, kaj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la ĉina tradicia arkitekturo. La tuta palaca tereno rektangula kun la areo de 720 mil kvadrataj metroj, estas ĉirkaŭata de muroj dek metrojn altaj kaj fosaĵo 52 metrojn larĝa. Ĉe ĉiu angulo de la muro staras turo, kies tegmento kun multtavolaj firstohavaj tagmentrandoj estas tegita per flave glazuritaj tegoloj. La konstruado de la Imperiestra Palaco startis en la jaro 1406 en la regperiodo de Yongle, la tria imperiestro de la dinastio Ming. Origine, la ĉefurbo de la dinastio Ming estis Nankino. En la komenco de la 15-a jarcento, Yongle, kiu garnizonis en Pekino, uzurpis la tronon de sia nevo kaj faris Pekinon la ĉefurbo. En la jaro 1406, li ordonis konstrui la Imperiestran Palacon. Centmiloj da metiistoj kaj milionoj da masonistoj partoprenis en la konstruado, kaj fine plenumis la laboron en la jaro 1420.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la Malpermesita Urbo ne plu estas nealirebla por la ordinara civitano. La Palaca Muzeo, la iama Imperiestra Palaco, nun estas trezorejo de kulturaj relikvoj, kvankam nemalmultaj el la valoraĵoj kolektitaj de imperiestraj familioj dum ilia kvincentjara regado jam perdiĝis pro fajro, milito, ŝtelo aŭ vendalismo. La halo por elmontri pentraĵojn havas majstroverkojn de la dinastioj Song (960 – 1279), Ming kaj la komenca periodo de la dinastio Qing. Ĉi tie vidiĝas rimarkinda klasika pejzaĝopentraĵo titolita “Printempa Ekskurso” farita de Zhan Ziqian antaŭ pli ol 1 400 jaroj. Aliaj trezoraĵoj en la halo estas verkoj de eminentaj kaligrafoj kreitaj ekde la tria jarcento post nia erao. La Palaca Muzeo konservas en si bronzaĵojn de multaj dinastioj, plej elstarajn porcelanaĵojn kaj la grandan nombron da ornamaĵoj el oro, arĝento, jado, juveloj kaj gemoj, lakitaj objektoj kaj klozoneaĵoj. La Palaco abundis je tiaj objektoj, ĉar en ĝi troviĝis imperiaj farejoj de artaĵoj kaj metiartaĵoj, tie laboris majstraj metiistoj el la tuta lando. La Palaco havis ankaŭ proprajn presejon kaj bibliotekon. La nuna Malpermesita Urbo ĝuigas per sia ĉarmo proksimume dekmil vizitantojn ĉiutage.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  Oficiala paĝaro
•  http://www.world-heritage-tour.org/asia/cn/beijing/gugong/map.html
•  http://www.beijingservice.com/forbiddencity.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com