IJsselmeer
El Vikipedio
La IJsselmeer (Isellago) estas la lago kiu ekestis pro baro de la Zuiderzee (Suda Maro) per la Afsluitdijk (Fermdigo) (preta en 1932). Kelfoje ankaŭ la Markermeer (lago de Marken) kaj la randlagoj estas konsiderataj aparteni al la IJsselmeer.
[redaktu] Funkcioj de la IJsselmeer
- akvorezervujo
- akvorekreado
- ŝipveturo
- naturvaloraĵo
[redaktu] Akvomastrumado
La IJsselmeer estas la plej granda lago de Nederlando. Ĝia areo estas 1.100 km². La plej profunda punkto, "de val van Urk" (la profundaĵo de Urk), troviĝas ĉe Urk (5,5 metroj sub NAP). La lago estas nutrata de:
- Rejno
- tra la Utrechtse Vecht (tra la IJmeer kaj la Markermeer)
- tra la IJssel (tra la Ketelmeer))
- la Overijsselse Vecht (tra la Zwarte Water, la Zwarte Meer kaj la Ketelmeer)
- la Eem (tra la Eemmeer, la Gooimeer, la IJmeer kaj la Markermeer)
- la Hierdense Beek (tra la Veluwemeer, Drontermeer kaj la Ketelmeer)
- la Amstel (tra la IJ, IJmeer kaj Markermeer).
La akvo estas forfluigata al la Vadomaro per du deflukluzoj, unu ĉe Den Oever (Norda-Holando) kaj unu ĉe Kornwerderzand (Frislando). La defluado okazas dum malalta tajdo, tiam la akvo en la Vadomaro estas pli malalta ol en la IJsselmeer.
Alia funkcio de la lago estas provizi la ĉirkaŭajn areojn per sensala akvo; tiel ĉe Lemmer oni enlasas akvon, por provizi la provincojn Frislando kaj Groningen per sensala akvo. Oni ankaŭ uzas la akvon por fari trinkeblan akvon kiel ĉe Andijk.
[redaktu] Urboj kaj vilaĝoj ĉe la IJsselmeer
- (dekstrumen, ekde la Fermdigo)
- Makkum
- Piaam
- Gaast
- Workum
- Hindeloopen
- Stavoren
- Laaxum
- Mirns
- Lemmer
- Urk
- Lelystad
- Volendam
- Edam
- Enkhuizen
- Andijk
- Wervershoof
- Onderdijk
- Medemblik
- Den Oever