Heřman Alferi
El Vikipedio
Heřman ALFERI (naskiĝis la 31-an de julio 1871 - mortis la 6-an de aprilo 1909) estis ĉeĥa esperantisto.
Lernejestro en Zdislavice. Li estis protagonisto de pacifismo, Libera Penso, kunlaboranto de Internacia Pedagogia Revuo de Theodor Čejka.
Li estis prezidanto de kultura sekcio de Landa Centra Asocio de Societoj Instruistaj en Bohemio.
[redaktu] Artikoloj
- Esperantismo kaj pacifismo (Bohema Esperantisto, 1908/1909)
- Instruistoj kaj Esperanto (Bohema Revuo Esperantista, 1907)
- Organizado de bohema (ĉeĥa) korespondado (Lingvo Internacia, n-ro 22/1905, p. 515-517)