György Lázár
El Vikipedio
LÁZÁR György (Isaszeg, la 15-an de septembro, 1924 -) Hungara komunista politikisto, ĉefministro inter 1975-1987, teknikisto, teknika desegnisto.
- 1945-: ano de la Komunista partio
- 1948-1953: referanto de la Tutlanda Planoficejo
- 1953-1958: sekciestro de la Tutlanda Planoficejo
- 1958-1970: vic-prezidanto de la Tutlanda Planoficejo
- 1970-1973: ministro pri laboraferoj
- 1973-1975: prezidanto de la Tutlanda Planoficejo
- 1973-1975: vic-ĉefministro
- 1975-1987: ĉefministro
- 1987-1988: ĝenerala vic-sekretario de la KP
- 1975-1988: parlamentano
- 1988- oni pensiigis lin
Li estis konservativa komunisto. Li ĉiam kontraŭis reformojn en la ekonomio, kio gvidis al preskaŭa bankroto de la hungara ŝtato. La pruntita dolaro fluis al malnovaj teknologioj (minado, pezindustrio) kaj al altigo de la vivnivelo.