Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Gruntbovo - Vikipedio

Gruntbovo

El Vikipedio

Zoologio - Bovedoj

Pligrandigu

Gruntbovo - (Bos grunniens) aŭ gjako, aŭ Poefago, specio de bovo vivanta en Tibeto kun kovra hararo tre longa (40 cm ĝis 80 cm).

La gruntbovo (Bos grunniens) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj vivas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio kaj Hindio. Ĝi estas granda kaj fortika. La vira gruntbovo altas 2 m. kaj pezas 500-600 kg. Ĝia tuPa korpo estas kovrita de densaj, maldelikataj kaj longaj nigrebrunaj haroj. La longaj haroj sur la brusto kaj abdomeno preskaŭ tuŝas la teron. Nur ĉe ĝia buŝo troviĝas malmulte da blankaj haroj. La gruntbovoj estas tipaj altebenajaj bestoj, kiuj vivas en dezertoj kaj altaj montaroj. Somere ili aperas en la loko 5 000-6 000 metrojn super la marnivelo, eĉ en vintro ili ne malsupreniras al la loko malpli ol 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, nek ventegon, nek neĝon. Ili ŝatas vagadi ĉie kaj manĝi diversajn herbojn. Ili trinkas akvon somere kaj sin sensoifiĝas per neĝo kaj glacio vintre. Ĝenerale, gruntbovinoj kaj iliaj idoj agas en grupoj el dek ĝis cent, dum la plenkreskaj virbovoj vivas unuope aŭ 3-5-ope. La junaj virbovoj formas siajn proprajn grupojn. Korpe díkaj la gruntbovoj tamen lertas en montgrimpado. Matene kaj vespere ili eliras serĉi manĝaĵon, tage ripozas aŭ dormas sur dezertaj montoj kaj krutaĵoj. Minacate, ili kolektiĝas kaj lasas bovidojn stari en la centro. Tiam la plenkreskaj virbovoj estas taskitaj por lukti kontraŭ malamiko. Gruntbovoj pariĝas aŭtune. Post gravedeco de 9-10 monatoj, la bovino naskas ĉiufoje unu idon, kiu maturiĝas post ĉ. du jaroj. La gruntbovoj havas delikatan flarsenten, kaj krome, ili vivas sur altaj montoj, tial ili estas malfacile kapteblaj. Laŭdire ĉ. 50 zooj de diversaj landoj havas gruntbovojn, sed ĉiuj tiuj montritaj estas hejmaj gruntbovoj. La hejma gruntbovo diferencas de la sovaĝa per siaj malpli grandaj korpo, hufoj kaj kornoj, kiuj estas ne tiel forte kurbaj kiel tiuj de la sovaĝa. Krome la haroj de hejma gruntbovo estas malpli longaj, kun pli da viloj; la koloro de la haroj estas hela, ofte kun blankaj aú sablokoloraj makuloj. Hejma gruntbovo estas ĉefa transportilo sur la Tibeta Altebenaĵo, tial oni honorís ĝín per la nomo "veturilo sur altebenajo".


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.tibet-info.net/hist_geo/faune/yak.html
•  http://www.tibetanyaks.com
•  http://www.fao.org/documents/show_cdr.asp?url_file=/DOCREP/006/AD347E/ad347e06.htm
•  http://www.pongratz.or.at/yakzucht-artikel.htm
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com