Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Greboj - Vikipedio

Greboj

El Vikipedio

?Greboj
Aechmophorus clarkii
Aechmophorus clarkii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipediformes
Fürbringer, 1888
Familio: Podicipedidae
Bonaparte, 1831
Genroj
  • Tachybaptus
  • Podilymbus
  • Rollandia
  • Poliocephalus
  • Podiceps
  • Aechmophorus

Greboj estas membroj de la ordo Podicipoformaj birdoj, tre disvastigita tra nesalaj akvaj, sed kiu vizitas maron ĉu vintre ĉu migre. La ordo enhavas ununuran familion Podicipedoj kiu siafoje enhavas 6 genrojn kaj 20 specojn.

Greboj estas etaj aŭ mezgrandaj, havas lobajn fingrojn kaj estas lertaj naĝistoj kaj merĝistoj, sed mallertuloj surtere, ĉar ili havas tro malantaŭajn piedojn. Ili elakviĝas nur por nestigi kaj piediras malmulte kiel pingvenoj. Ili povas kuri iomete, sed poste ofte faliĝas. Greboj havas mallarĝajn flugilojn kaj kelkaj specoj apenaŭ flugas; inter ili du sudamerikaj specoj tute ne flugas. Se okazas danĝero, ili merĝiĝas. Ĉiukaze ili ne estas tiom singardaj kiom anasoj.

Tamen, la nordamerikaj kaj eŭropaziaj specioj estas migrantoj kaj tiuj kiuj vintrumas mare estas videblaj dumfluge. Eĉ la eta Makulbeka grebo, Podilymbus podiceps, el Nordameriko povas migri transmare al Eŭropo ĝis 30-foje.

Bekoj povas esti mallongaj kaj dikaj aŭ longaj kaj pintaj. La piedoj estas ĉiam larĝaj kun larĝaj loboj en la fingroj kaj retetoj kunigantaj la tri antaŭajn fingrojn. La malantaŭa fingro havas ankaŭ lobeton. Ŝajne tiuj loboj funkcias kiel la akvaj padeloj de helico. Similaj iloj evoluiĝis nerilate en Hesperornitoformaj kiuj ekstingiĝis je kretacea epoko.

Greboj ĝuas specifan plumaron. Ĝi estas densa kaj akvimuna; sube la plumoj rektangulas kun la haŭto, gluitaj dekomence kaj krispaj ĉefine. Kunigante la plumaron kontraŭ la korpon, greboj povas alĝustigi sian flosemon. Ofte ili naĝas kaŝe montrante nur kapon kaj kolon.

For de breda sezono, greboj havas unukolorajn partojn ĉu brunajn ĉu blankajn. Tamen multaj havas ornamajn kaj diferencigajn bredajn plumarojn, ofte montrante avelajn markojn ĉekape kaj partoprenas belritmajn dancceremoniojn por pariĝado. Junuloj, ĉefe tiuj de genro Podiceps, estas ofte striataj kaj konservas junan plumaron eĉ post plenkreskuliĝo.

Dum plumzorgado, greboj manĝas siajn plumojn kaj manĝigas ilin sian idaron. Oni ne certas pri la kialo, sed eble por pli bone formi fekaĵon aŭ kontraŭ ventrajn parazitojn.

La greboj kunhavas anatomiajn ecojn kun Fenikopteroj kaj aliaj Cikonioformaj. Pro tio iuj spertuloj lokigas ilin kiel specifaj Cikoniformaj.

[redaktu] Specoj

  • Genro Podiceps
    • Grizvanga grebo, Podiceps grisegena
    • Tufgrebo, Podiceps cristatus
    • Orelgrebo, Podiceps auritus
    • Nigrakola grebo, Podiceps nigricollis
    • Granda grebo, Podiceps major
    • Arĝenta grebo, Podiceps occipitalis
    • Junina grebo, Podiceps taczanowskii
    • Kapuĉa grebo, Podiceps gallardoi
  • Genro Tachybaptus
    • Malgranda grebo, Tachybaptus ruficollis
    • Aŭstralazia grebo Tachybaptus novaehollandiae
    • Madagaskara grebo, Tachybaptus pelzelnii
    • Ruĝa grebo, Tachybaptus rufolavatus
    • Malgrandeta grebo, Tachybaptus dominicus
  • Genro Aechmophorus
    • Okcidenta grebo, Aechmophorus occidentalis
    • Klarka grebo, Aechmophorus clarkii
  • Genro Rollandia
    • Blanktufa grebo, Rollandia rolland
    • Titikaka grebo, Rollandia microptera
  • Genro Poliocephalus
    • Blankkapa grebo, Poliocephalus poliocephalus
    • Novzelanda grebo, Poliocephalus rufopectus
  • Genro Podilymbus
    • Atitlana grebo "Podilymbus gigas"
    • Buntbeka grebo Podilymbus podiceps


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://oiseaŭ.hobby-site.com/frames/frame0070_001.html
•  http://www.montereybay.com/creagrus/grebes.html
•  http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Podicipediformes.html.


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com