Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Gravita konstanto - Vikipedio

Gravita konstanto

El Vikipedio

La gravita konstanto, simbolo Gγ, estas fizika universala konstanto, kiu en la SI-sistemo havas la valoron

G = 6,67390 × 10-11 m3 / kg s2

La necerteco (varianca devio de la mezuritaj valoroj) estas

± 0,0010 × 10-11 m3 / kg s2

kio signifas, ke G estas la malplej precize konata el la gravaj universalaj konstantoj.

G estas la koeficiento bezonata por kalkuli la reciprokan altirforton (graviton) de du korpoj, kies masoj kaj distanco estas konataj. Laŭ la gravitoleĝo de Newton, tiu forto estas proporcia al ambaŭ masoj kaj inverse proporcia al la dua potenco de la distanco inter ili. Matematike notite, se la masoj de la korpoj estas m kaj M kaj ilia distanco estas r, la altira forto F estas

F = G × m × M / r2

Do, se la korpoj ambaŭ havas mason de 1 kilogramo kaj ilia distanco estas unu metro, ili reciproke sin altiras per forto egala al

G × 1 kg × 1 kg / 1 m2

el kio rezultas proksimume 6,7 x 10-11 kg m / s2 aŭ 67 pikoneŭtonoj. Tio estas ege malgranda forto kompare kun la ĉirkaŭaj naturaj fortoj (ekz. la gravito de la tero, de surteraj objektoj, kaj de la suno), kio komprenigas, ke estas malfacile en laboratorio mezuri precizege la koeficienton G.

La unua mezuranto de la gravita konstanto estis Henry Cavendish (li publikigis sian rezulton en 1798), kiu uzis tordopesilon. Ĝi konsistis el horizontala ligna stango kun metala globo ambaŭfine kaj meze pendigita je maldika drato. Pezaj plumbopecoj proksimaj al la metalgloboj altiris tiujn kaj kaŭzis etan tordiĝon en la pendodrato. Konante la forton necesan por la tordo kaj la pezojn de la metalpecoj, Cavendish povis kalkuli la gravitan konstanton.

Post la ekkono de la gravita konstanto G eblis unuafoje kalkuli masojn de la ĉielkorpoj. Tra la gravita leĝo, G kondukas al la maso M kaj meza denso ρ de korpoj (ekz. la Tero), dum la meza radiuso r kaj la surfaca gravita akcelo g estas konataj:

Maso:

M = {1 \over G}gr^2

Denso:

\rho= {3  \over 4 \pi G }{g \over r}

Tiel, oni povas diri, ke Cavendish estis la unua, kiu sukcesis “pesi Teron&rdquo.


Vidu ankaŭ Gravito, Pezo, Maso.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://physics.nist.gov/cuu/Constants
•  http://physics.nist.gov/cgi-bin/cuu/Value?bg
•  http://ssd.jpl.nasa.gov/astro_constants.html
•  http://physics.nist.gov/cuu
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com