Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Georges de La Tour - Vikipedio

Georges de La Tour

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.


Georges de LA TOUR [Ĵorĵ de la Tur] naskiĝis je la 19-a de marto 1593 en Vic-sur-Seille [Vik-sur-Sej] kiu troviĝas nuntempe en Francio, en la regiono Loreno, en la departemento Mozelo [en la franca : Moselle]. Li mortis je la 30-a de januaro 1652 en Lunéville (nun en la departemento Meurthe-et-Moselle).

Saint Joseph charpentier Sankta Jozefo ĉarpentisto, 1642, Louvre-Muzeo, Parizo
Pligrandigu
Saint Joseph charpentier Sankta Jozefo ĉarpentisto, 1642, Louvre-Muzeo, Parizo

Li estas lorena pentristo el la baroka epoko sub la influo de norda, itala kaj franca kulturoj. Samtempulo de Jacques CALLOT kaj de la fratoj LE NAIN, La Tour estas akrevida observanto de la ĉiutaga realaĵo. Lia forta emo al naturalismo kaj lia atenta zorgemeco koncerne la kunagadon de ombro kal lumo faras el li unu el la plej originalaj daŭrigantoj de la pentrarto ekiĝanta kun Caravaggio.

Enhavo

[redaktu] Lia vivo

Georges de La Tour estis la filo de panistestro : li estis la dua de sep infanoj. Pri liaj juneco kaj lerntempo postrestas nenio konata : oni ekzemple ne scias, kiel li interesiĝis pri pentrado. En la jaro 1618, li edziĝis kun Diane LE NERF, la filino de financadministranto de la duko de Loreno.

...

[redaktu] Lia verkaro

[redaktu] Karakterizaĵo

Ĝin karakterizas grandega majstreco koncerne la lumfontojn, kiu ofte ebligas tuj rekoni kiel farita de Georges de La Tour (aŭ de samskolulo) pentraĵon de li ĵus ekvidita, eĉ al nespertuloj kiuj jam vidis kelkajn antaŭe. La verkoj de La Tour tre ofte enscenigas klarobskurajn interiorojn ĉe kandela lumo.

[redaktu] Listo de pentraĵoj videblaj en diversaj muzeoj

  • en Loreno :
    • en lia naskiĝloko Vic-sur-Seille, en la Departementa Muzeo Georges de La Tour :
    Sankta Johano la Baptisto en la dezerto (vidu ilustraĵon (bildo numero 3) sur http://www.latribunedelart.com/Musees%20-%20Musee%20de%20Vic-sur-Seille.htm
    Kapo de Sinjorino (vidu ilustraĵon sur http://www.latribunedelart.com/Nouvelles_breves_2004/juin_2004/25_juin_3.htm
    • en la urbo, kie li mortis, Lunéville :
    • en Nancio, en la Muzeo Historia de Loreno, en la Galerio je la Cervoj :
    Sankta Hieronimo leganta 
    La Servistino serĉante la pulon
    La Malkovro de la korpo de Sankta Aleksio
    • en Epinal
    Ijob primokata de sia edzino, cirkaŭ 1650, eble la lasta verko
  • en la cetera Francio :
    • en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
    Sankta Jakobo la Malgranda ( = Saint Jacques le Mineur ) (ĉirkaŭ 1620)
    Sankta Judo-Tadeo (ĉirkaŭ 1620)
    • en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
    Sankta Hieronimo kun aŭreolo
    • en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
    L'Anunciacio al Sankta Jozefo (ĉirkaŭ 1650)
    La Vjel-ludanto (vidu malsupre en la galerio)
    La Forneado de Petro 
    • en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
    Sankta Tomaso (ĉirkaŭ 1630)
    Sankta Sebastiano flegata de Sankta Ireno (ĉirkaŭ 1650)
    La Trompisto kun la karoa aso (ĉirkaŭ 1630)
    La Adoro de la paŝtistoj (ĉirkaŭ 1640-1645) (vidu malsupre en la galerio)
    Sankta Jozefo ĉarpentisto (vidu, supre, la unuan bildon)
    Magdalena kun la oleo-lampo
    Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645) (vidu en la galerio, malsupre)
    • en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
    La Nov-naskito (ĉirkaŭ 1640-1645) vidu ilustraĵon sur http://www.mbar.org/collections/ serĉinte La Tour kaj Nouveau-né, aŭ sube en la galerio !)
  • en la cetera Eŭropo :
    • en Berlino (Germanio)
    http://www.latribunedelart.com/Expositions_2005/La_Tour_Pois.htm
    • en Ĝenevo (Svislando) :
    La Trompisto kun la trefa aso (privata posedaĵo)
    • en Madrido (Hispanio)
    Sankta Hieronimo leganta (vidu sur http://www.latribunedelart.com/Nouvelles_breves_2005/06_05/La_Tour.htm
    • en Middlesbrough (Britio) :
    La Kubĵetantoj (ĉirkaŭ 1650)
    • en Stokholmo (Svedio), en la Nacia Muzeo :
    La pentofaranta Hieronimo kun kardinala ĉapelo
  • en la cetera mondo :
    • en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
    Batkvereloj inter muzikludantoj
    • en Nov-Jorko, en la Metropolitana Muzeo :
    La Divenistino (ĉirkaŭ 1635)
    Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645)
    • en Vaŝingtono, en la Nacia Galerio de Artoj :
    Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640)

[redaktu] Galerio

[redaktu] Eksteraj ligoj

[redaktu] en la franca

[redaktu] en la germana

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com