GCC
El Vikipedio
GCC estas mallongigaĵo por la angla nomo, la GNU Compiler Collection ("GNUa kompililaro"). Komence ĝi signifis la GNU C Compiler ("GNUan C-kompililo"), sed ĝi nun tradukas kelkajn malsamajn komputillingvojn aldone al C.
GCC estis originale verkita de Richard Stallmann en 1987; nun diversa grupo de programistoj de la tuta mondo subtenas ĝin.
Ekde versio 3.0, la tradukilo enhavas sintaksanalizilojn por:
- C (inkluzive de la C99-regularo)
- C++
- Fortran
- Ĝavo
- Objective C
Sintaksanalizilo por CHILL estis antaŭe provizita, sed ĝi ne ankoraŭ estas subtenata.
Sintaksanalizilo por Ada, nomata GNAT, estas havebla aparte.
GCC povas produkti kodon por uzi ĉe multaj malsamaj procezoroj kaj operaciumoj.
Vidu ankaŭ:
- Free Software Foundation
- Vindozo, Vikipediista diskuto:Rob Hooft
- Cigvino
- Fondaĵo de Libera programaro
- GNU
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La GCC-hejmpaĝo (angle)
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |